La kreinto kaj sia verko

„Kiam Dio estis kreinta la mondon, li trovis ĝin bona, kaj ĝuste tion ankaŭ mi asertis pri mia unua verko. Sed fidu al mi: Kun la iro de la tempo oni perdas la konfidon pri tiaj aŭdacaj unuaj juĝoj. Estas pli ol verŝajne, ke Dio pensas pri la mondo tute simile kiel mi pri „La naivuloj eksterlande“. Efektive ambaŭ verkoj konsistas je granda parto el akvo.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla el la libro:
"Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner


https://cezartradukoj.blogspot.com/