Edziĝperado puritana
Unua akto


Prologo: En sia vojaĝo kun la vaporŝipo „Quaker City“ Twain konatiĝis al juna viro, Charles Langdon, kiun elsendis ties patro partopreni ĉe pilgrima veturado en la Sanktan Landon. Je Kristnasko Twain veturis de Vaŝingtono al Nov-Jorko, por denove renkonti sian iaman vojaĝkamaradon.

La karakteroj: La patro de Charly, Jervis Langdon, usona, sin mem farinta viro el la provinco, kiu profesie faris karieron de butikisto ĝis mineja posedanto kaj karba pograndisto. „Lia riĉo havis dek jarojn“, li estis severe religia, ĉiutage legis laŭprograme bibliajn prelegojn, preĝis kaj estis karitatulo.

Olivia Langdon: lia filino, gardate plenkreskinta, neniel malpli severe religia kaj severmora ol ŝia patro, edukita en la stilo de viktorineca damo, kun delikata sano kaj bele aspektanta, kion atestis jam miniatura portreto, kiun ŝia frato Charly surstarigis en la kajuto de la ŝipo „Quaker City“.

Samuel Clemens: Reportero kun necertigitaj enspezoj, mondovojaĝanto, liberpensulo, viskiotrinkulo, cigarofumanto.

La loko: La St. Nicholas hotelo sur la Broadway, la plej nobla hotelo de Nov-Jorko. Mr. Clemens anoncigas sin ĉe Mr. Jervis Langdon kaj la familo el Elmira.

Unua prezento: Olivia aperas. „Post du minutoj mi ekflamiĝis.“ Oni povas legi pri tio en la rakonto „La unumiliona funtbileto“.

Dua prezento: Je la novjara tago sonoris Twain ĉe la familio Langdon por entrepreni la unuan el 34 devigaj vizitoj. Li restadas dektri horojn.

Tria prezento: Nur fine de aŭgusto – „La naivuloj eksterlande“ estas verkitaj – li povas sekvi la inviton de la familio al Elmira. Impete kaj certa pri sia afero, li petas pri la permeso edzinigi Olinjon – patro Langdon gestas la „kompletan & absolutan nekredanton“ al la pordo. Eĉ kvankam li ne povas trovi la favoron de la famila patriarko, li scias trovi la vojon al la koro de la filino. La rifuzito petas sian elektitan kordamon helpi fariĝi li pli bona homo.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner


https://cezartradukoj.blogspot.com/