Raportoj por legantoj hejme
Lingvaĵaj maltrafoj el „La naivuloj eksterlande“
En Venecio, ĉe la rigardado de gondolo Twain devis pensi pri „inkonigra paliĝinta malnova kanuo, kun surmetita mortintoĉara surkonstruo“, kaj la gondolisto aspektas kiel „nudpieda strateta bubo“.
En Parizo la kankano laŭ li aspektas kiel „ribelo, neimagebla tumulto kaj sovaĝa fuĝo! Ĉielo mia! Nenion similan oni vidis surtere, ekde kiam en certa ŝtorma nokto en la malnova hantata preĝejo de Alloway la tremanta Tam o'Shanter subaŭskultis la diablon kaj la sorĉistinojn ĉe ties orgioj.“
Dum la vizito de la sanktejoj en Palestino li primeditis: „Ŝajnas strange, ke la personoj, kiuj estis intimaj amikoj de la Sankta Familio, ĉiam loĝis en grotoj. Kaj tamen neniu en ilia tempo konsideris loĝi same tiel. Se ili efektive tiel vivis, tiukaze ĉiuj iliaj grotoj malaperis, kaj mi pensas, ke ni miru pri tiu stranga miraklo, kaj ke konserviĝis ĉiuj personoj, pri kiuj mi parolas.“
La Sfinkso defiis Twain al komparo: „La bloko certe estis tiom granda, kiom la „Fifth Avenue Hotel“ antaŭ ol desaltis kvarono aŭ duono de la origina amaso kiel kutima defalaĵo (pro la skulptista laboro).“
La italan lingvon li komentis tiel: „Ni vidis desegnojn de Mikel-anĝelo – la italoj nomis lin Mickel Anŝelo – kaj Leonardo da Vinci – ili skribas tion ĉi Vinci kaj parolas Vintŝi; eksterlandanoj skribas ĉiam pli bone ol ili elparolas ion.“
Kiel konkludo de la multnombraj muzeaj vizitoj li formulas: „Ni vizitis famajn pentraĵojn... Post kiam mi vidis iun el tiuj martiroj, ŝajnis al mi, kvazaŭ mi konas ĉiujn. Ili ĉiam montras evidentan familian similecon, ili ĉiuj surhavas krudan monaĥan sakveston kaj sandalojn, ili ĉiuj estas kalvaj, ili ĉiuj staras en simila pozo, kaj ĉiuj, sen escepto, rigardas ĉielen... Ni tre penis lerni... Ni alpropriigis kelkajn sciojn, kiuj en la okuloj de la fakuloj versajne estas malgravaj, sed nin ili ĝojigas.... Se ni vidas monaĥon, kiu kviete rigardas al la ĉielo kaj havas leonon ĉe si, ni scias, ke li estas la sankta Marko, se ni vidas monaĥon kun libro kaj plumo, kiu kviete rigardas al la ĉielo kaj cerbumas pri vorto, ni scias, ke li estas la sankta Mateo. Se ni vidas monaĥon sidantan sur roko, kiu kviete rigardas al la ĉielo, nur kun homa kranio apud si kaj sen kroma pakaĵo, ni scias, ke li estas la sankta Hieronimo, ĉar ni scias, ke li ĉiam trovis grava facilan pakaĵon. Kiam ni vidas iun, kiu kviete rigardas al la ĉielo kaj ne rimarkas, ke lia korpo estas tute kovrata de sagoj, ni scias, ke temas pri la sankta Sebastiano. Se ni vidas aliajn monaĥojn, kiuj kviete rigardas al la ĉielo, sen certa markosigno, ni ĉiam demandas, pri kiu temas. Tion ni faras ĉiam, ĉar ni spite al nia modesto volas ĉiam lerni ion aldone. Ni vidis dektri milojn da sanktaj Hieronimoj dudek du mil sanktajn Markojn, dekses mil sanktajn Mateojn, sesdek mil sanktajn Sebastianojn, krome kvar milionoj da diversaj monaĥoj sen preciza signado, kaj ni pensas rajti supozi, ke ni disponigos pri same tiom granda intereso pri ili, kiel niaj kultivitaj samlandanoj, se ni eĉ pli estos rigardintaj el tiuj diversaj bildoj kaj akirintaj pli da spertoj.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.