A non-sentimental journey
La vojaĝsocieto de la „Quaker-City“ faris la tutan edukprogramon, kiun la malnova mondo povis oferti al usonano. En la raporto de la vojaĝĵurnalisto tio legeblis tiel: „Ni galopis tra la Luvro, tra la Ufficioj, tra la Vatikano – tra ĉiuj tiuj galerioj kaj tra la preĝejoj de Venecio kaj Napolo ornamitaj per bildoj kaj freskoj, kaj tra la katedraloj de Hispanio; kelkaj el ni diris, ke certaj ekzempleroj de la grandaj verkoj de l' malnovaj majstroj estas gloraj kreitaĵoj de la homa genio (ni trovis tion en la turista gvidlibro, kvankam ni kelkfoje kaptis la malĝustan bildon), kaj la aliaj diris, ke estas aĉegaj malnovaj fuŝpentraĵoj. Ni rigardis kun kritikemaj okuloj modernajn kaj antikvajn statuojn en Florenco, Romo, aŭ kie ajn ni trovis ilin, kaj ni laŭdis ilin, se ni trovis tion konvena, kaj se tio ne estis tiel, ni diris, ke ni preferas la lignajn indiĝenojn antaŭ la cigaraj butikoj en Usono.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.