Vojaĝelspezoj

Dum lia vizito de Palestino Twain venis ankaŭ al la lago Genesaret, kiun li volonte volis trapasi. Kiam lia araba ŝipisto rimarkis, ke Twain estas usonano, li postulis dek dolarojn por la transveturkostoj. Tio estis konsiderinda sumo por la petata servo. Mark Twain respondis kolerigite: „Kion? Dek dolaroj, ĉu? Neniu miraklo, ke Jesuo preferis iri perpiede trans la lagon!“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/