Tion povas fari ĉiu
Sur la ferdeko observis Twain, ke multaj pasaĝeroj skribis taglibrojn. Li certis, ke apenaŭ iu estis inter ili, kiu ne povis prezenti almenaŭ cent paĝojn pri la unuaj dudek tagoj de la vojaĝo. Sed li dubis, ke eĉ nur dek el la vojaĝantoj kapablos prezenti pli ol dudek paĝojn pri la sekvaj dudek mil mejloj. Tuj konfirmiĝis lia supozo en interparolo kun juna viro, kiu apartenis al la fervoraj skribintoj. „Mia patro diris al mi, ke mi skribu taglibron. Ne por mil dolaroj la patro redonus ĝin, se mi kapablus verki ĝin ĝisfine“, opiniis la juna viro. Twain kuraĝigis lin verki plu, ĉar ĝi tiel fariĝus multe pli valora. La juna viro aŭdis tion volonte.
Kelkan tempon poste, je vespero en Parizo kaj post streĉa taglaboro pri vidindaĵoj opiniis Twain al tiu viro: „Mi nun iom vagos tra la kafejoj kaj donos al vi la okazon, kompletigi vian memorlibron, knabo mia.“ Sed la alparolito havis multajn pretekstojn kaj li aldonis, ke la verkado de taglibro estas entute enua kaj li mem jam malfruas kvarmil paĝojn. Li diris, ke li lasos flanke Francion kaj komencos denove per la sekva vojaĝcelo.... aŭ tamen ne, ĉar taglibro sobre rigardate ne havas utilon... Twain revenis al la mil dolaroj. Jen diris la juna viro: „Aĥ, mil dolaroj... eĉ ne por miliono da dolaroj mi verkus ĝin ĝisfine.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.