Vojaĝo per krozadŝipo
Oni anoncis societan vojaĝon al la Sankta Lando, Egiptio, Krimeo, Grekio, kaj al pli survoje troviĝantaj interesaj celoj; riĉaj usonanoj rezervis edukajn -plezurajn -kaj pilgrimajn veturojn sur la moderna ŝovelilrada vaporŝipo „Kvakero Urbo“, kiu forlasos Nov-Jorkon je la 8-a de junio en la jaro 1867. La gazeto „Daily Alta California“ (Ĉiutaga Supra Kalifornio) kun Mark Twain pretigis kontrakton pri la kvinmonata vojaĝo. Li havis la taskon verki kvindek vojaĝraportojn – pli poste fariĝis el tio: „La sensuspektuloj eksterlande“, certe la plej fama vojaĝlibro de Ameriko, „kiu vendiĝis simile tiel bone kiel la Biblio.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.