Paroli kaj paroligi

Mark Twain havis la taskon fari paroladon antaŭ la membroj de granda unuiĝo en Sakramento. Kiam li alvenis vespere en la urbo, neniu ĉeestis por akcepti lin antaŭ la stacidomo. Li pridemandis diversajn homojn pri la vojo al la domo de la unuiĝo. Kiam li fine trovis ĝin kaj volis paŝi en la prelegan halon, retenis lin skrupula kontrolisto, kiu volis vidi lian enirbileton.

„Mi havas neniun“, diris Twain.

„Nu, tiukaze vi devas aĉeti ĝin ĉe la kasejo.“

Mark Twain kliniĝis ridetante antaŭen kaj flustris: „Mi estas tiu, kiu faru la prelegon.“

La kontrolisto rikanis kompreneme kaj reflustris: „Tiukaze vi estas la tria parolanto. Sed trankvile eniru.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/