Nova kariero
Twain ekiris al la unua el multaj prelegaj vojaĝoj, dum tri semajnoj li vovaĝis en Kalifornio kaj enspezis kvincent dolarojn, pli ol li perlaboris kiel orfosisto. Ĉiam li rikoltis aplaŭdegojn. Lia amiko William Dean Howells priskribis lin kiel „perfektan aktoron“ – kun ludataj serĉoj pri la ĝusta vorto, kun ŝajne ne intencitaj paŭzoj, kun pretekstataj embarasoj, kun intencaj emfazoj de malĝustaj vortoj en fuŝparola prezento... Twain amis la publikan prezentiĝon, ĉu kiel literatura distristo aŭ kiel parolanto. Li ankaŭ ne kaŝis tion, kian grandiozan laboron li faris per tio. „Por fari bonan improvizitan triminutan paroladon, mi bezonis tri tagojn da antaŭpreparo.“ Kaj li ankoraŭ superatutis tion per spritaĵo: „La cerbo estas korpa organo, kiu komencas labori dum la naskiĝo, kaj nur tiam finas labori, se oni ekstaras por fari paroladon.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.