Vojaĝo al la mondo kaj teatraj surscenigoj, kiuj prezentas la mondon
Mark Twain ricevis komision vojaĝi kiel speciala korespondisto de la „Sacramento Union“ al la Sandviĉaj Insuloj por kvarmonata restado, li vizitis la insulojn Oahuo, Havajo kaj Maui kaj verkis vojaĝraportojn, kiuj entuziasmigis la publikon. Sed kiam li revenis en la jaro 1866, ne tre konsiderinde plibonigis sin lia financa situacio, spite al ĉiuj enspezoj el la publikaĵoj.
Kial tio, kion ŝategas la leganta publiko, ne taŭgu por prelego?
Kaj ĉu ne ankaŭ la rakontisto de historioj, Artemus Ward, siatempe tre ŝatata humuristo, kiu konatiĝis al Twain en la jaro 1863, vivis de tiaj prezentoj?
Twain luis teatron en San-Francisko kaj anoncis la vesperon tiel: „Eniro – unu dolaron, enlaso – je la 19-a kaj duono, komenco de la malagrablaĵoj je la dudeka.“
La malagrablaĵoj okazis fine antaŭ „tute okupita domo“. Twain estis ekscitita. Memgardeme li petis kelkajn amikojn aŭskulti la prelegon kaj kiel eble plej multe ridi. Lia memgardemo estis superflua, ĉar li konkeris la publikon jam per la unua frazo:
Tiu frazo tekstis: Julio Cezaro, mortas, Napoleono mortas, Ŝekspiro mortas, Abraham Lincoln mortas, kaj ankaŭ mi sentas min ne tute sana.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.