Fuĝo el Nevado
Kiam Joe Goodwin, la posedanto de la gazeto „Territorial Enterprise“ vojaĝis en aprilo de la jaro 1864 por semajnforpermeso al San-Francisko, li transdonis sian postenon dum tiu tempo al Mark Twain. Tiun okazon uzis Twain por verki venenan artikolon kontraŭ la konkurenca gazeto de sinjoro Laird, la Virginia Union, kaj sinjoro Laird ne ne respondis en formo de same tiel verkita artikolo.
Tiaj ofendoj postulis laŭ la krudaj moroj de la okcidento duelon. La redaktoro Gillis skribis nome de Twain la elvokon por la duelo kaj preparis ĝin. Al tio apartenis ekzerca pafado por Twain, kiu devis pafi sur garbejan pordegon starigitan piede de deklivo. Li celis kaj trafis – la deklivon. Jen pafis Gillis per sia revolvero preterflugantan paseron el la ĉielo. Tiel faru ĝin ankaŭ Twain. En tiu momento, kiam Gillis kaj Twain rigardis la pafitan paseron, alvenis Laird kun sia sekundanto.
„Kiu pafis ĝin?“
„Nu, Clemens.“
„El kiu distanco?“
„Ne granda, maksimume tridek jardoj...“
Laird kaj lia sekundanto rapide retiriĝis.
La bonŝanca fino havis postludon. La sciigo pri la okazonta duelo diskoniĝis fulmrapide kaj atingis ankaŭ la orelojn de la guberniestro. Laŭ ĝuste leĝigita leĝo la elvoko al duelo estis punenda, kaj la tuta severo de la leĝo estis nepre uzenda. La minaco estis du jaroj da enprizoneco. Ankoraŭ je la sama vespero de tiu tago Twain grimpis en kaleŝon al Kalifornio.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.