Kiel oni verkas ĉefartikolon

Anstataŭigante la malĉeestantan ĉefredaktoron, havis Mark Twain la taskon verki la ĉefartikolon. Li opiniis, ke tio estas facila tasko, sed baldaŭ li konstatis, ke li ne havis taŭgan ideon. Bonŝance li memoris pri tio, ke sekvatage estos la 300-a naskiĝtago de Ŝekspiro. Li prenis leksikonon, li foliumis ĝis la ĝusta paĝo kaj eksciis, kiu estas Ŝekpiro, kion li faris. Ĉar tio ne sufiĉas por plenigi ĉefartikolon, li „remburis“ ĝin per tio, kion Ŝekspiro ne faris „ kaj tio multrilate estis pli grava kaj pli impresa ol la plej trafaj aferoj, kiujn li efektive plenumis.“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner


https://cezartradukoj.blogspot.com/