Verkista pago

Juna viro aperis en la redaktejo kaj prezentis sian plej novan verkon, poemkolekton. Twain tuj komencis legi en la manuskripto. Ju pli longe li legis des pli morna fariĝis lia vizaĝesprimo. Kiam li fine demetis la kajeron flanke, demandis la komencanta verkisto: „Kion vi donas por tio?“

Mark Twain prenis longan feran liniilon, kiu kuŝis sur lia skribtablo kaj kriis: „Kvin metrojn da distanco!“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/