Malkovro de talento
Komencanta verkisto vizitis la gazetiston Twain en la redaktejo. „Via lasta manuskripto tre plaĉis al ni“, salutis Mark Twain la junan viron.
„Ho“, respondis tiu, „tiukaze pardonu al mi mian krudan leteron, per kiu mi repostulis post kvar monatoj mian senditaĵon. Simple imagu, ke mi tute ne verkis ĝin.“
„Sed ne“, defendis sin Twain, „ĝuste tiu teksto al ni ĉiuj plej plaĉis.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.