Ŝerculo renkontas ŝerculon

Mark Twain mem rakontis anekdoton el la tempo, kiam li, kiel malbone pagata reportero en Virginio, ĉiam serĉis okazon ĉe la bilardtablo rapide enspezi dolaron. Kiam iutage venis fremdulo en la urbon kaj proponis al li ludon, li tuj estis preta pri tio. La fremdulo postulis de li, fari kelkajn provpuŝojn, kaj diris tiam, ke li ludos absolute honeste, do maldekstremane. Volonte Twain volis doni lecionon al la fanfaronulo, sed tiu decidis la unuan puŝon por si, brile daŭrigis la ludon ĝis la fino kaj enkasigis la elmarĉanditan duonon de la dolaro.

Twain diris: „Se vi tiel povas ludi per la maldekstra mano, mi volonte volus vidi, kiel vi ludas per la dekstra.“

„Tion mi ne povus, eĉ se mi tre volus“, diris la viro, „ĉar mi estas maldekstra manulo.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/