Fakte...
Ĉu kiel regiona redaktoro, ĉu kiel juĝeja - kaj polica reportero, ĉu kiel teatrorecenzisto – se la okazaĵo ne estis tre sciiginda, Twain agis tute laŭ la devizo: Vera estas tio, kio estas en la ĵurnalo. La talento de Twain fari el anekdotoj faktojn, estis ŝatata, lia tekniko de la troigo, kiu ĝenis atendatajn rilatojn kaj estigis neatenditajn konektojn, distris, kaj tio estis tio, kion la gazeto „Enterprise“ – krom sensaciaj raportoj devis liveri.
Kiam Twain la arkon foje tro streĉis, lia ĉefo vokis lin al si kaj avertis lin ne skribi ion antaŭ ol li ne scias tute precize, ke temas pri faktoj.
Ankoraŭ je la sama vespero oni sendis lin al vespera societo por raporti pri tio. En la presejo li transdonis la sekvan raporton: „Damo, kiu nomiĝis sinjorino Mildred Taylor, aranĝis, kiel oni asertis, tielnomatan societan vesperon por kelkaj gastoj, pri kiuj oni diras, ke ili estas damoj. Pri la gastigantino oni rakontis, ke ŝi estas la edzino de la urbestro de tiu ĉi urbo, kaj ŝi asertis pri si, ke ŝi apartenas al la eminentaj personoj de la loko.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://karapacopanoramo.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.