Hans-Georg Kaiser
Okazis en Tokio

En mian pasporton oni skribis, ke mi estas denaska usonano, kaj tio estas prava. Mian karieron made in USA mi povas rapide priskribi. Kiel knabo mi estis ege diligenta, ĉar patrino mia min petegis ĝislarme: "Penu, knabo mia, penegu!“

Mi penegis! Baza lernejo. Poste de la naŭa ĝis la dekdua "high school" en speciala lernejo por naturscienco. Tie mi lernis multon. En la naturo mi observis birdojn, bredis fruktomuŝojn por genetikaj eksperimentoj kaj bruadis en diversaj politikaj kluboj. Poste Harvard-universitato en Bostono. Poste, aldona jaro en la militakademio, kaj nur tiam mi eklaboris, kompreneble en la militindustrio. Iam tiutempe mi bedaŭrinde rifuzis partopreni cerbajn transplantigojn je „vivantaj objektoj“. Oni adiaŭis min, ne sen antaŭa insista minaco. Mi komprenis kaj ĵuris esti diskreta. Post kelkaj jaroj mi sukcesis enradikiĝi kiel instruisto por la japana lingvo. En pli-malpli aĉaj kondiĉoj mi lernis antaŭe obstine la lingvon, ĝis kiam mi sufiĉe flue povis leterkonversacii kun japanoj. Tion, kion mi perlaboris, mi disipis dum vojaĝoj en Japanio, por poste ĉiujfoje denove rekomenci mian instruistan vivon en Usono.

Mi vivtenis min dum kelkaj jaroj laŭ tiu stilo, ĝis mi fine decidis transloĝiĝi al Japanio. Mi intencis enspezi tie kiel angla instruisto la monon, kiun oni bezonas por ne esti metata en hejmon por mensmalsanuloj. Tio okazis, kiam mi ekkomprenis en usono, ke homoj kiel mi ne estas bezonataj en Usono. Nuloj kiel mi ne havas la rajton streĉi la nervojn de tiuj, kiuj estas sukcesaj, kaj tial fakte la veraj usonanoj.

La flugbileto forprenis preskaŭ mian tutan ŝparitan monon, sed mi havis leteramikon en Tokio kaj komencis tuj post mia alveno serĉi lin. Nu, tio estas en Tokio multe pli komplika ol en Novjorko. Post kelkaj maratonaj ekskursoj tra la ĝangalo de la egurbo, mi fine preskaŭ komencis desperi. Kiel tie trovi iun, se la stratoj ofte ne havas legeblan nomon? Sed estas vere. Konsternita mi ne estis. Estus pli mirige, se mi efektive estus trovinta sinjoron Suzuki. Miaj konoj pri la japana ne helpis al mi. Kvankam oni ĉiufoje precipe afable riverencis, kiam mi balbutis ion al iu. Post semajno mi estis tute lacigita.

Okazis tial en Tokio en eta hotelĉambro, en kiu oni prefere ne etendu la krurojn, ĉar ion tian kapablas nur malgrandaj japanoj, ke mi perdis mian balancon. Estis malfrue. Mi funkciigis la neeviteblan kolortelevidilon, gapis tra la brunece koloritaj fenestrovitroj malsupren al maro el lumĉenoj kaj brilpunktoj. Foje mi suĉis gluteton el sake-botelo, cerbumante pri tio, kio esence ligas min surtere tiom al la sufiĉe trista vivo. Ĉu espero ? Ĉu tradicio? Ĉu hereditaj informoj, kiuj, veninte el grizaj pratempoj, saviĝis en niajn tagojn? Kiel ĉiam mi ne trovis respondon. En la fantomeca lumo de la televidilo mi ŝovis perpiede la vojaĝkofron al mi. Mi eltiris elegantan modelon de germana pistolo kaj metis ĝin al mia dekstra tempio. Kun absoluta senpartopreneco – kio estas jam pri tio iri en la transan mondon? – Mi turnis min denove al la fenestro por adiaŭi Tokion... kaj fine mi pafis.

Obtuza sono, kaj tiam mi sentis min kvazaŭ senpeza. Estis erara sento. Mi nur senemociiĝis. Mi staris kiel salkolono, kiel la edzino de Lot kaj bezonis kelkan tempon por rimarki, ke io ne laŭordis en la afero. Tute maleble, ke mi preterpafis la tempion! Mi rigardis suspekteme al la pistolo, lumigis la ĉambron, kaj tiam kaptis min malagrabla penso! Mi paŝis al la spegulo kaj rigardis senkomprene al mia kopio. Maleme mi hezitis, ĝis mi kapablis retiri la blondajn buklojn sur la tempio. Estis komplete konfuzige. Tute klare la truo en dekstra tempio estis videbla. Mi eĉ ne sentis doloreton kaj ankaŭ ne sangis. Sendube la kuglo devis mortigi min. La malagrabla penso, ke mi estas mortulo, komencis efiki en mi. Sed baldaŭ mi trankviliĝis. Kial ja ne? Kial mi ne estu morta? Estas vere, tio tute kontraŭas al la sankta leĝo pri kaŭzo kaj efiko. Kaj tamen: Spite al la truita cerbo mi plene konsciis. Ĉu konscio en morta korpo ? Plej min frapis, ke mi povis moviĝi. Sed mi tamen moviĝis...

Ke oni povas kutimiĝi ankaŭ al senkompreneblaj aferoj, mi ne nur scias ekde mia naskiĝo kiel mortulo. Tre rapide mi adaptiĝis pri la nova situacio. Ja, mi konfesas, ke tiu nova ekzisto havis kelkajn avantaĝojn rilate la antaŭan. Gajigite mi rimarkis baldaŭ, ke mi neniam denove estis plagata de la urĝo devi manĝi. Neniam mi plu soifis. Mi foje foje tamen manĝis kaj trinkis dum renkontiĝo, dum trinkado kaj manĝado, nur por ne ĝeni iujn ritojn de la gastigantoj. Kiel mortulo sukcesas pri sia energi-interŝanĝo, mi ne scias. Ĉiukaze mi nun estas libera pri la batalo pri pano.

Tio estas financa avantaĝo ne tro laŭdebla. Mi ne sentas froston kaj varmo min ne atakas. Mi ne plu suferas pro maljustecoj kaj aliaj enkapaj fantomoj. Ĉiu sento en mi estas estingita. Kaj tio estas bona tiel. Neŭrozoj min ne plu tiklas kaj mi ne devas ŝviti plu pro falsaj memtaksoj. Mi nun agas tute senemocie.

Mi denove enpenetris la japanan lingvon kaj progresis ĉifoje furore. Mia memorkapablo subite funkciis kiel aŭtomato.

Estas nature, ke miaj novaj kapabloj impresis la japanojn. Laŭorde mi nun trovis mian Suzuki – kvankam ekzistas multaj tie kun tiu nomo. Mia Suzuki peris min al la Nippon-konzerno. Mi nun estas fame konata interpretisto. Miaj kolegoj nomas min kaŝe "la maŝino", sed tio ne tuŝas min. Ili amuziĝas pri mia larĝa fruntbendo, kiun mi neniam demetas. Flustre ili siblas envie: Jen li, la usonano. Miaj konsiloj nun estas multekostaj, kaj denove mi servas al la scienco. Mi skribis eseon kaj sendis ĝin al la konduta esploristo Yamamoto. Ĝi kaŭzis skandalon en lia instituto. La titolo estas: "Hipotezaj provoj pri kondutmanieroj post la morto". Yamamoto skribis al mi, ke li tre volonte akceptus min en sia loĝejo. Tio estas granda honoro en Japanio. Li skribis al mi, ke ŝokis lin mia lucida menso pri aferoj, kiuj nur tre limigite aŭ tute ne estas alireblaj por la sciencoj.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/