Redakteja poŝto II

Denove alvenis malbonkvalita manuskripto. Twain respondis al la sendinto per sekva letero: „Tre ŝatata sinjoro! Nutraĵekspertoj konsilas al verkistoj manĝi kiel eble plej multe da fiŝo, ĉar tiu nutraĵo peras al la cerbo fosforon, kaj estas per tio instiga. Momente mi ne povas diri al vi konkrete, kiom da fiŝo vi devas manĝi. Sed, se via manuskripto, kion mi redonas al vi samtempe kun granda plezuro, tion redonas, kion vi skribas kutime, mi kuraĝas diri, ke la ĝuo de kelkaj balenoj de meza grando por vi devus esti laŭmezura.“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/