Mallonge & koncize
Dum sia agado kiel regiona reportero Mark Twain estis ripetite instruita de sia ĉefredaktoro, ke li skribu siajn raportojn pli koncize. Post pluraj postuloj de tiu maniero li transdonis iutage la sekvan tekston: „Nia kuncivitano Tom Smith mortis suicide. Li ludis bilardon, plendis pri malbonfarto, trinkis viskion, adiaŭis sin, prenis sian mantelon, sian ĉapelon, neniun noticon de siaj amikoj, ĉaron, la revolveron el la poŝo kaj sin mem la vivon. Afabla ulo. Ĉiuflanka bedaŭro kaj ĉio, kio apartenas al tio!“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.