Libera esprimado de l' opinio

Iutage aperis ursoforta bovogardisto en la redaktejo kaj kriegis: „Kie estas ĉi tie la ĉefredaktoro, tiu damnita hundo? Al tiu mi foje volas diri mian opinion!“

Mark Twain respondis trankvile: „Tiu hodiaŭ ne ĉeestas.“

„Mi volas scii, kie li estas!“ obstine postulis la kolera viro.

Rikane Mark Twain sciigis al li: „Nu, kara viro, li iris al entombigo de iu, kiu hieraŭ ankaŭ volis diri sian opinion pri li.“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner


https://cezartradukoj.blogspot.com/