Eva Benicka
En la kupeo de la vagonaro sidis nur du personoj: viro kaj juna virino. La virino legis kaj ne rigardis la viron. Li silentis kaj eble dormis. Malheliĝis. La junulino fermis la libron kaj ekstaris. Ŝi metis la libron en sian kofron. La viro ne ekmoviĝis, tamen li ekparolis:
„Kion vi legis?“
„Ĉu vi ne dormis?“ demandis mire la virino. En la kupeo jam estis malhele, nenio estis videbla.
„Ne, diris la viro – mi nur ne volis ĝeni vin dum la legado.“
„Mi legis sonetojn de Shakespeare (Ŝekspiro).“
„Ili estas belegaj, ankaŭ mi ŝatas ilin.“
„Vi parolas bone angle“, diris la juna virino, „sed vi ne estas anglo, ĉu?“
„Ne, mi estas ruso, sed mi studis en Anglio kaj poste mi vivis longe en Japanio kaj en Ĉinio.“
„Miaj gepatroj vivis en Hindio“, diris la bela junulino.
„Ankaŭ mi jam vizitis Hindion. Oriento ĉiam interesis min.“
„Bonvolu rakonti al mi ion pri viaj travivaĵoj tie“, petis la virino.
La viro rakontis pri la granda rivero Jan-ĉi-kiang, pri belegaj japaninoj, pri saĝaj hindoj, pri interesaj religioj. Kaj pri tio, kiel li instruis Esperanton en Japanio kaj Ĉinio.
La junulino aŭskultis sen vorto, senmova, ŝia vizaĝo brulis, ŝiaj bluaj okuloj ronde malfermiĝis, tiel interese scipovis rakonti tiu fremda viro.
Li parolis ĝis mateniĝo kaj eksilentis nur, kiam eniris la konduktoro.
„Sinjoro, vi jam devas elvagoniĝi, venu, mi helpos vin“, diris la konduktoro.
La viro faris malcertan movon – la junulino ekkriis: „Ho, mi ne sciis, mi ne rimarkis! Ĉu tio povas esti vero? Vi, kiu tiel multe vojaĝis, kiu instruis tiom da homoj, vi, kiu parolis la tutan nokton pri la beleco de la naturo, pri ekzotikaj landoj, vi – vi ne vidas?!“
„Mi estas blinda ek de mia infaneco.“
„Sed kiel vi povis tiel multe vojaĝi kaj labori sola?“
Mi neniam estis sola, ĉirkaŭ mi estis ĉiam gesamideanoj, kiuj helpis min.“
„Ankaŭ mi volas esti via samideano“, diris la junulino.
La viro ekridetis kaj ĉirkaŭbrakis ŝin.
„Bone“, li diris, „skribu al mi, tio ĉi estas mia adreso. Mia nomo estas Vasilij Eroŝenko.“
La viro forlasis la kupeon kaj la junulino postrigardis lin kun malsekaj okuloj.
*****
Vasilij Eroŝenko (1880-1952) naskiĝis en Rusio. Li pasigis sian vivon en la Ekstrema Oriento, kie li instruis la rusan literaturon kaj Esperanton. Li verkis japane, ĉine kaj Esperante.
detajpis Hans-Georg kaj Dorothea Kaiser
el Juna Amiko n-ro 031 - 1984/1
https://cezarkulturo.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.