Paŭlo Fleming (1609-1640)
Al si mem


Esperu tamen plu kaj donu el la koro.
Ne cedu al feliĉ', superu al envi'.
Kontentu pri vi mem eĉ se suferas vi.
Eĉ, se kontraŭas vin feliĉo, lok' kaj horo!
Ĉu ĝuo aŭ aflikt', rigardu ĝin valoro.
Akceptu sorton kaj senpentu pro decid'.
Farendon faru tuj, ne nur pro gvid'.
Se estas plu esper', naskiĝos ĝi je horo.
Pro kio plendi, laŭdi? Feliĉon kaj mizeron
vi kreas per vi mem. Rigardu ĉion vi.
Ĝi estas en vi mem! Estu sen iluzi'.
Do, antaŭ plua ir', eniru vian sferon.
Se vi vin majstras mem kaj regas vin sen kron',
jen estos vasta mond' kaj ĉio je dispon'.

tradukis Hans-Georg Kaiser


Paul Fleming (1609-1640)
An sich


Sey dennoch unverzagt. Gieb dennoch unverlohren.
Weich keinem Glücke nicht. Steh' höher als der Neid.
Vergnüge dich an dir / und acht es für kein Leid /
Hat sich gleich wider dich Glück' / Ort / und Zeit verschworen.
Was dich betrübt und labt / halt alles für erkohren.
Nimm dein Verhängnüß an. Laß alles unbereut.
Tu / was gethan muß seyn / und eh man dirs gebeut.
Was du noch hoffen kannst / das wird noch stets gebohren.
Was klagt / was lobt man doch? Sein Unglück und sein Glücke
Ist ihm ein ieder selbst. Schau alle Sachen an.
Diß alles ist in dir / Laß deinen eiteln Wahn,
und eh du förder gehst / so geh in dich zu rücke.
Wer sein selbst Meister ist / und sich beherrschen kan /
Dem ist die weite Welt und alles unterthan.


PS: La baroka poemo estas „perlo“ de la germana poezio, ĝi estas kvazaŭ eterna vero, ĉar la mondo ne tre ŝanĝiĝis ĝis nun, tiam, kiam la poemo ekestis, estis en Germanio la terura Tridekjara Milito (1618-1648), kaj nun estas plu militoj preskaŭ ĉie en la mondo. Sufiĉe da kaŭzo por malesperi, sed la poemverkisto Fleming ne akceptis la pesimisman sintenon. Ĝuste en tempo, kiam la mondo ŝajne estas damnita al nerevokebla pereo, ni devas certigi nin al ni mem, ni devas fidi al ni mem, eĉ, se ni ne plu povas fidi la mondon. Lutero pensis simile, li pretis ankoraŭ planti pomarbeton je la tago, kiam pereos la mondo. Kion fari? Ĉu oni desperu? Ĉu oni mortu jam antaŭ la morto, ĉar ŝajne ĉio perdas sian sencon en la erao de l' mondodetrua kapitalismo?

Ĉu vi eble imagas,
Ke mi malamu la vivon
Kaj fuĝu en dezertojn,
Ĉar ne ĉiuj
Flororevoj maturiĝis?

Wähntest du etwa,
Ich sollte das Leben hassen,
In Wüsten fliehen,
Weil nicht alle
Blütenträume reiften?


Tion demandis jam Goeto en sia grandioza poemo Prometeo (bedaŭrinde la plej grava verso tute mankas en la traduko de Kaloĉaj). La poemo de Fleming, verkita longan tempon antaŭ tiu de Goeto, helpas trovi la ĝustan respondon al ni. (HGK)

https://cezartradukoj.blogspot.com/