Kiu scias?

Kiam mi estos tridekjara,
eble ne plu ekzistos arboj.
Kiam mi estos tridekjara,
eble la floroj
devos surmeti gasmaskojn.
Kiam mi estos tridekjara,
preskaŭ ĉiuj bestoj
jam estos mortintaj,
venenitaj de la
elmotoraj gasoj.

Ho, eble mi eĉ ne iĝos tridekjara,
kiu scias?


10-jara knabo, Frankfurto ĉe Mejno, Germanio

PS: prenita el JUNA AMIKO, 1993-2

PSS: Infanoj ofte diras la veron. Kaj tute tiom terure ja ankoraŭ ne estas, kiel la knabo timis, tion oni dube povus diri, sed, se oni juĝas la verecon de la prozpoemo, oni devas konsenti, ke li efektive tute pravas. La maroj estas venenigitaj, la aero en kelkaj urboj sen gasmaskoj apenaŭ plu traireblas. Niaj infanoj parte kiel kriploj naskiĝas kaj eĉ mortas pro tro grandaj dozoj da glifosato, kiun glutis la gepatroj... glifosato estas nun jam eĉ en plej "sanaj" nutraĵoj trovata. La pluvarbaroj baldaŭ nur plu ekzistos en fabeloj, tiel, kiel nun jam la siberiaj tigroj,kiuj ekzistas preskaŭ nur plu en zoologiaj ĝardenoj....

Ĉiu scias aŭ almenaŭ supozas, ke la tempomomento, kiam savo ankoraŭ eblis, jam estas trapasita, estas jam kvin minutojn post noktomezo kaj la monda ekpereo. Nur kelkaj elstaraj politikistoj en Germanio kaj aliloke ankoraŭ ne rimarkis tion, ĉar ili ofte eĉ nun plu havas la impertinentecon priskribi nian mondon, kiel la plej belan kaj unikan, kiu eblas. Pri tia idiota sinteno mokis en tiu senco jam Voltero, kiu ridindigis la germanan fizikiston kaj filozofon Leibnitz, kiu galimatiis similan. Eventuale Bill Gates estas ties reenkarniĝo, ĉar li parolas tute simile kiel Leibitz. Laŭ Gates nia mondo estas tiom bela, tiel grandioza kaj tiomege evoluita, kiel neniam antaŭe. Sed mi vere supozas, ke la lumo estas jam forŝaltita, la Titanic II-kapelo jam denove ludas lastan koncerton, sed ĉifoje la lastan surtere. Eĉ la tre konsiderindaj almozoj de la riĉulo Gates ne plu povos savi la mondon, ĉar aliaj riĉuloj ĉiam tre sukcese malhelpis la savon de l' mondo. La militindustriaj kompleksoj en diversaj landoj plu vendas gigantajn amasojn da armiloj, por ke la kaoso je la lasta tago vere fariĝu grandioza. Ili estos nur tiukaze vere kontentaj, se la tuta mondo estos ruino. Eble tri riĉuloj aŭ kvar el la plej "ruzaj" eĉ atingos la celon en gloro por observi per lornoj de la luno, kiel la mondo laste tute pereos. Tio certe okazos, kaj ion pli bonan la homaro evidente ne meritas. Do, ankoraŭ iom amuziĝu, homaro, karaj esperantistoj kaj ĉiuj adorantoj de la angla kaj usona kaj rusa ktp..., la fino estas proksima ... Haleluja, gefratoj! (HGK)

https://cezarkulturo.blogspot.com/