el "Juna Amiko", 1972 -0 (provnumero)

Historio de la krajono


La unuaj krajonoj aperis en la 11-a jar-cento. Ili estas bastonetoj el plumbo1 kaj postlasis helan signon sur papero. Por eviti mal-puriĝon de la mano, oni metis la „krajonon“ en ledan2 aŭ lignan ingon.
Poste aperis krajonoj el grafito.3 Nun-tempe ĉiu homo povas aĉeti krajonon. Ĝi kostas malmulte. Sed iam nur riĉuloj povis ĝin akiri, ĉar grafito estis tre multe-kosta materialo.


Sovaĝa oceano4

Unu el la plej grandaj timig-aĵoj de la loĝantoj ĉe la bordoj de la oceanoj estas la mara ondo „tsunami“ (japana vorto: tsu – haveno5; nami – ondo). Ĝi ekestas pro ter-tremo sur la fundo6 de oceano. Tsunami povas atingi ondo-longon ĝis 300 kilometroj kaj rapidecon de 800 kilometroj hore. La oceana akvo povas leviĝi ĝis 40 metroj super la mar-bordo. La sovaĝa oceano super-verŝas tutajn urbojn. Ĝiaj ondegoj ĉirkaŭ-iras la ter-globon. Feliĉe „tsunami“ estas malofta fenomeno7.

Kolora pluvo

Se pluvo aŭ neĝo pasas tra la aer-zono, kiu tre malpur-iĝis per polvo aŭ fumo, tiam malpuriĝas la sen-koloraj pluv-eroj aŭ blankaj neĝ-eroj kaj estiĝas „miraklaj“
8 koloraj pluvo aŭ neĝo.

Last-foje, la 1-an de majo 1971, oni vidis ruĝe-brunan pluvon en Aŭstrio. Ver-ŝajne polvo el la vulkano
9 Etno kaŭzis la koloriĝon de la pluvo.


1. peza, griza metalo (Pb), 2. el ledo oni faras ekzemple ŝuojn, 3. karbo-simila grize-nigra materialo por krajonoj, 4. marego, 5. al-bord-ejo por ŝipoj, 6. mal-supro, 7. videbla okazaĵo, 8. mir-indaj, 9. fajromonto

skanis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser


https://popularscienco.blogspot.com/