Edziĝperado puritana
Tria akto
Nun Jervis Langdon postulis referencojn. La nomojn de ses rekonataj viroj nomas la juna viro al li, inter ili du eklezianojn. Kiam Twain post du monatoj revenas de prelega vojaĝo, la respondoj estas je dispono. Riproĉoj kaj kritikoj estas ŝutataj sur lin. La ekleziuloj esprimas sian konvinkon, ke Twain finiĝos kiel ebriulo kaj ne estos entombigita en konsekrita tero.
Tio estas tro por la puritano Langdon. „Ĉu vi havas neniujn amikojn?“ li demandis.
„Evidente ne.“
Embarasita silento je ambaŭ flankoj.
„Tiukaze ŝajne mi mem devas esti tiu“, diris fine sinjoro Jervis Langdon kaj konsentis al la geedziĝo de lia filino Olivia Langdon kun sinjoro Samuel Langhorne Clemens.
Kiam al Jervis Langdon konatiĝis ankaŭ favoraj jŭgoj pri lia estonteca bofilo, li revenas al tiu interparolado kaj esprimas sian miron, kial Twain ne nomis al li la adreson de Joe Goodman, la posedanton de la gazeto „Enterprise“ en la urbo Virginio.
„Ĉar tiu same tiel senrespekte estus mensoginta je la alia flanko“, opiniis Twain.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.