Feliĉigaj koincidoj

„La naivuloj eksterlande“ aperis en decembro de la jaro 1869 kaj fariĝis sensacia sukceso. En la unua jaro oni vendis proksimume centmil ekzemplerojn; la ĉiumonata enspezo pro tio estis ĉirkaŭ mil kvincent dolaroj – mono, kiu faris el Twain bonstatan viron kaj ebligis al li la nupton.

„Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite“ – je la dua februaro de la jaro 1870 ricevis Twain de Jervis Langdon unue la permeson edzinigi la filinon, kaj due kiel surprizan donacon vilaon kun meblaro kaj dompersonaro en Bufalo. La nupta societo veturis tien per privata trajno. „Ĉirkaŭ la naŭa ni estis akceptataj en la stacidoma halo, metitaj en diversajn sledojn, kiuj veturis lin tra tuta Usono, kiel ŝajnis al mi – mi sulkigis sufiĉe klare la frunton kaj superŝutis mian amikon kun tre malĝentilaj honortitoloj, ĉar li havigis al ni pensionon, kiu evidente ne troviĝis en certa loko... lastfine ni alvenis tien, kaj kiam mi enpaŝis tiun fabelan kastelon, mia kolero disrompis ĉiujn digojn, kaj sen ĉiu rezervemo mi riproĉis mian amikon, ĉar li estis tiel idiota, gastigi nin en domon, kies kalkulojn mi neniam ajn en la vivo povus pagi.Sed subite Langdon elprenis tre belaspektan kesteton, malfermis ĝin kaj transdonis al ni dokumenton, kiu pruvis, ke ni estas la posedantoj. Tiel tiu komedio trovis ĝojan finon kaj ni altabliĝis. Ĉirkaŭ noktomezo la gastoj retiriĝis kaj lasis nin solaj en nia nova loĝejo. Ellen, la kuiristino, ankoraŭ envenis kaj volis scii niajn dezirojn pri necesaj aĉetoj je la sekva tago – kaj jen subite fariĝis al ni konsciaj, ke ni ambaŭ ne sciis, ĉu bifstekoj estas vendataj aŭ litre aŭ metre.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/