Sub kontrolo
Mark Twain estis pasia cigarofumanto. Tio estis laŭ Jervis Langdon grava peko. Tial li postulis de la estonteca bofilo ankaŭ, ke tiu rezignu pri la cigarofumado kaj entute kiel virtulo promenu sur sia vivopado. Twain estis almenaŭ preta tre limigi sian cigarokonsumadon – je unu cigaro ĉiutage (ĝis dudek estis lia ĉiutaga kvanto de cigaroj.)
„Mi hezitigis la cigarofumadon ĝis vespero, kaj nur poste, mallonge antaŭ la enlitiĝo translasis min al la ĝuo. Sed la deziro fumi turmentis min dum la tuta tago; ankoraŭ ne pasis semajno, kiam mi jam serĉis ĉie pli grandajn cigarojn ol tiujn, kiujn mi kutime fumis, poste ankoraŭ pli grandajn – ili estis ankoraŭ pli grandaj kaj pli kaj pli ili kreskis. Post monato mia cigaro fariĝis tiom granda, ke mi povis uzi ĝin kiel promenan bastonon. Jen mi ekhavis la impreson, ke limigo al unu cigaro fakte ne protektas min. Mi do ĉesis mian solenan promeson kaj reakiris mian liberon.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.