Motivoj

En la jaro 1870 filo Langdon Clemens estis naskita. Kiam la ĵus ekestinta patro, ankoraŭ iom mallerte tenis la infanon iam sur sia sino, opiniis la patrino fiere: „Nu, vi ja ne kontestos, ke vi ŝatas la etulon, ĉu?“

„Ne, tion mi ne celas, sed mi devas koncedi, ke mi respektas ĝin antaŭ ĉio pro ties patro.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/