Jankio el Konektikuto

Post la morto de la bopatro transloĝiĝis familo Clemens en la jaro 1871 al Hartfordo, Konektikuto, unue la familio luis domon kaj poste konstruigis vilaon, kiu laŭ la tiamaj kutimoj estis ekscentra arkitekturo – kun lume inundataj ĉambroj, multaj terasoj kaj dense prikreskata de verdaĵoj. La domo troviĝis en la najbareco de la tereno de Harriet Beecher-Stowe, la verkistino de la romano „La kabano de onklo Tom“.

Jarojn poste, okaze de la kvindeka naskiĝtago de Mark Twain legeblis en ĵurnalo: „Nur kelkaj paŝoj kondukas ekde la domo de sinjorino Stowe al tiu de sinjoro Clemens, kaj eĉ malpli da paŝoj, se oni elektas la mallongigan vojon rekte tra la gazono kaj preter la arbustoj. Kaj sur tiu mallongiga vojo oni iras de la malnova New England al la moderna Usono – de la simplaj kabanoj de etika prozo al la luksa domicilo de la plej okcidenta el ĉiuj humuristoj.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner


https://karapacopanoramo.blogspot.com/