Lilli Giloteaux (FR)
Plorsaliko.


Proksima al nia domo
apud la rivero, kreskas saliko
babilona kun pendantaj branĉoj.
Multfoje nin ravis ĝia freŝa verdo
kaj la spegulbildo en akvo trankvila.
Flanke sur ligna benko ni ofte sidis.
„Nia“ saliko aŭdis
multajn amplenajn vortojn.
Ĝi ofte aŭdis niajn ridojn
kaj babiladon, gajan kaj seriozan.
Ĝi vidis nin foti kaj pentri ĝian belecon.
Somere ni el boato ĝin salutis
kaj vintre ni glitkuris sub ĝiaj nudaj branĉoj.
Hodiaŭ – jam maljunaj – ni kiel kutime
promenis al la saliko apudakva
kaj vidis:
freŝ-blanke tranĉitan arbostumpon!


detajpis Dorothea Kaiser
el MIGRANTO N-ro 167, 2001 (2)


https://cezarkulturo.blogspot.com/