el Literatura Mondo, 1924, paĝo 53
A.H.Tammsaare
LA AMO
Iam vivis reĝido. Li estis fama pro sia saĝeco. El la tuta mondo venadis reĝidoj kaj reĝidinoj por aŭskulti lin. Sed tiu saĝa reĝido ne sciis, kio estas la amo.
Kaj okazis, ke li ekvidis reĝidinon, al kiu li ekdeziris edziĝi.
Kaj li alpaŝis al ŝi kaj diris:
„Ĉu vi volas fariĝi mia edzino?“
Sed la reĝidino tre malgajiĝis kaj respondis:
„Kiel mi povus fariĝi via edzino, se vi eĉ vorton pri amo ne diras al mi?“
Kaj la reĝido respondis:
„Ĉion mi scias, nur tion ne, kio estas la amo.“
„Do iru kaj eksciu“, diris la reĝidino.
Kaj la reĝido foriris.
Unue li renkontis la printempon. Ĉi tiu portis akvokruĉon en la mano kaj similis junan virinon ornamintan siajn buklojn per florkrono.
„Kio estas la amo?“ demandis ĝin la reĝido.
„La amo estas ebrieco“, respondis la printempo per malforta voĉo, streĉante siajn lacajn membrojn.
Daŭrigante sian vojon la reĝido renkontiĝis kun la somero. Kiam li ĝin demandis pri la amo, ĝi respondis ordigante sian pezan ŝarĝon:
„La amo estas doloro.“
La someron sekvis la aŭtuno. Sed ĝi eĉ vorton ne diris al la reĝido; ĝi nur disĵetis foliojn en la bruantan venton kaj en ĝiaj okuloj estis legeble:
„La amo estas melankolio.“
Kaj kiam la reĝido fine atingis la vintron, ĉi tiu envolvis sin per blanka vestaĵo kaj en la frosta aero eksonis kvazaŭ preĝeja sonorilo:
„La amo estas morto.“
Nun reiris la saĝa reĝido al la reĝidino kaj kun brilantaj okuloj diris al ŝi:
„Multe mi vidis kaj aŭdis pri la amo kaj ĉiuj asertis la samon: la amo estas feliĉo kaj vivo. Ĉu vi nun volas fariĝi mia edzino?“
Kaj la reĝidino fariĝis edzino de l' reĝido.
El la estona: HILDA DRESEN
detajpis Hans-Georg Kaiser
https://karapacopanoramo.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.