F. Bruckmann
Rara aspekto de Monto Fuĵi
Dum jarmiloj homoj demandis: „Kia estas la dorsflanko de la luno?“ Similan demandon oni povus starigi pri la „dorsflanko“ de la japana monto Fuĵi, ĉar – strange aŭ amuze – oni preskaŭ ekskluzive konas la aspekton de la monto vidate el la suda, mara direkto. Sude de Fuĵi-San trovigas la plimulto de turismaj urboj; laŭlonge de la maro iras la plej grava fervoja linio kaj la fotografioj aŭ pentrajoj montras la sudan flankon de la fama monto.
Nu – belegan escepton donas al ni la mondkonata japana pentristo kaj majstro de lignogravurajo Hokusai – pron. Hoksaj – (1760-1849). La numero 35 el lia serio „La 36 aspektoj de la monto Fuji“ montras la „neturisman” nordan flankon de la mirinda vidindaĵo.
Tamen: la japanaj ekspertoj aprezas la numeron 35 kiel unu el la plej belaj el la tuta serio. lli precipe emfazas la elegantajn liniojn de la monta silueto, speciale de la “dekstra” flanko.
Mirinda estas la traktado de la koloroj – bv. rigardi la transiron de la faba ruĝo (laŭ japana esprimmaniero) tra Ĉina bluo al la blanko de la montopinto. Por adekvate aprezi nian bildon necesus kompreneble kompari ĉiujn lignogravurajojn de la serio. Tiuokaze oni povus percepti, ke Hokusai ĉi tie rezignas pri siaj – ofte tre efektaj humuro kaj ironio. Tiamaniere la „numero 35“ prezentas sin en pura artista beleco.
Fine ni konstatu, ke la grandeco de la homoj havas la ĝustan proporcion al la monto – tiel esprimante, ke la homo ne estas mastro sed parto de la naturo.
skanis Hans-Georg Kaiser
el La MIGRANTO, Junio 2001
https://cezarfotoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.