Kiel estis efektive?
El la urbeto Hanibalo, situanta je la Misisipo kaj celanta progreson, al kiu transloĝiĝis ties familo en la jaro 1839, Mark Twain faris kun la nomo Sankt-Peterburgo iun el la plej famaj lokoj de la mondoliteraturo. Ĉiam denove oni demandis lin, ĉu tie la homoj efektive vivis, kiujn li priskribis en la rakontoj pri Tom Sawyer kaj Huckleberry Finn.
Li jesis tion.
Tom kaj Sid – ili estis li kaj lia frato Henry. Huck Finn havis sian modelon je Tom Blankenship, filo de la plej elstara urbodrinkulo, „Jen“, kiel Twain diris – „honesta, maloficiale rekonata profesio.“ Negro Jim estis postsentita laŭ la sklavo „onklo Dan´l“, kiu vivis en la bieno de onklo John Quarles´. Kaj el la unua amikino de Samuel kun la nomo Annie Laurie Hawkins – „ŝi havis kvin jarojn, kaj ankaŭ mi. Mi havis pomon, enamiĝis en ŝin kaj donis al ŝi la pomkernujon“ – fariĝis la ĉarma Backy Thatcher. Onklino Polly similis al Jane Clemens kaj la kuzino Mary al la fratino Pamela de Sam. Ankaŭ la mestizo Indiano-Joe ekzistis. Kaj estis la kaverno, kie li trovis sian kruelan finon – sed la lastan nur en la libro.
Indiano-Joe mem rakontis al Sam la historion, kiel li iam eraris pri la vojo en la vaste disbranĉigitaj irejoj de la kaverno kaj, ke li ne estus transvivinta tion, se ne estus estintaj sufiĉe da vespertoj. Mark Twain opiniis: „Ke mi lasis malsatmorti tiun Indiano-Joe en la libro pri Tom Sawyer, okazis por servi al la arto.“
Jes, efektive ĉio estis tiel – kaj kompreneble ankaŭ tute alie.
Nu, iel tiel, kiel Mark Twain respondis demandon de leganto, kiu admiris la mirindan memorkapablon de la verkisto: „Mi mem rigardas ĝin multe pli impona, ke mia memorkapablo tiel bone rememoras pri tio, kion mi ne travivis.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
Anekdotoj pri Mark Twain
kolektitaj kaj surskribitaj de Franziska Kleiner
Gloso: Franziska Kleiner:
prononcu: Franciska Klajner)
Rimarko:
* Kvazaŭ okulume Mark Twain klarigas per la aventuro de la latbarilo ankaŭ al ni, sen rekte mencii tion, kial ekzistas kapitalistoj kaj pro kio proletoj. (HGK)
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.