Pri la homoj en Hanibalo je la tempo de sia infaneco Twain diris poste: „Ĉiu estis povra, sed neniu sciis tion; kaj ĉiu bonfartis kaj sciis tion. Ĉiu konis ĉiun kaj estis afabla al ĉiu, neniu ŝajnigis sin precipe nobla; kaj tamen la klasoj tre evidente estis apartigitaj... Kaj ni vivis en socio de sklavoposedantoj. Kiam la sklavposedanta socio finiĝis, ĝi estis estinta por mia patrino dum sesdek jaroj ĉiutaga afero. Kvankam ŝi estis bonkora kaj kunsenta, mi tamen supozas, ke ŝi tute ne ekkonis, kia malkaŝa, groteska kaj kondamninda maljusteco estas la sklaveco... tiel ampleksa, kiel ŝia sperto estis, havis la saĝaj, bonaj kaj piaj homoj la ununuran opinion, ke la sklaveco estas ĝusta, laŭrajta kaj dioplaĉa.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
Anekdotoj pri Mark Twain
kolektitaj kaj surskribitaj de Franziska Kleiner
Gloso: Franziska Kleiner:
(prononcu: Franciska Klajner)
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.