Jane Lampton Clemens

Homoj kaj aliaj bestoj

Mark Twain diris pri sia patrino, Jane Lampton Clemens: „Ŝia kunsento al homoj kaj aliaj bestoj estis varmkora, rekta kaj afabla. Ŝi trovis eĉ je la plej granda maltaŭgulo ion, kio taŭgas por ties senkulpigo aŭ ŝajne eĉ estas aminda – kaj se ŝi mem devis meti ĝin en tiun. Estis homoj, kiuj asertis, ke oni povus instigi ŝin, kvankam ŝi estis presbiterianino, paroli eĉ por la diablo senkulpigan vorton.“ Li koncedis ankaŭ, ke li, kiel infano, kaŭzis multe da ĉagreno al sia patrino, sed li opiniis: „Mi pensas, ke ŝi ĝuis tion.“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro:
"Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

Anekdotoj pri Mark Twain
kolektitaj kaj surskribitaj de Franziska Kleiner

Gloso: Franziska Kleiner: (prononcu: Franciska Klajner)

https://cezartradukoj.blogspot.com/