ilustris Martin Haake
Sabine Klüber
Tio estas ja nur lado...
Aŭto de la marko Peugeot kunpuŝiĝas kun parkanta aŭto de la marko Aŭdi. La veturinto elaŭtiĝas kaj foriras. Ĉu tio estas fia fuĝo de la veturinto? Ne, tio estas parkumi france.
Kiam mia edzo ankoraŭ estis mia amiko – france: „petit ami“, laŭvorte „malgranda amiko“, li ofte vizitis min kun sia premkavigita Peugeot 207 en mia tiama loĝloko Düsseldorf. Se sur la promenvojoj aŭ en la dua vico ne plu estis libera loko por lia aŭto, li simple „parkumis france“. Tio estas: Li premiĝis, ĉiam kun tuŝado de la antaŭe kaj malantaŭe parkantaj aŭtoj, en iun minimuman breĉon. Bonŝance oni neniam surprizis kaj kaptis lin ĉe tia ago. Ve al tiu, kiu tuŝas la plej karan ludilon de germano. Alie ol ni, la germanoj, francoj dum la enparkado volonte tuŝas la ĉirkaŭstarantajn aŭtojn kaj riskas gratadon, premkavetigadon ks. Ili havas pli malstreĉitan rilaton al sia veturigebla movilo. Ankaŭ, kvankam tiu veturigilo en kelkaj okazoj povas servi kiel prestiĝa simbolo, ĝi estas tamen unuavice uzata aĵo. Neimageble, ke oni disipas al tiu morta objekto valorplenan vivtempon, kaj ĝin, ekz. ĉiun dimanĉan matenon pedante lavas kaj karese poluras.
Se germano devas apartigi sin de sia aŭto, ekz. por akceli la hejman aŭtomobilindustrion, la germano suferas. Je la bela vortkombino Abwrackprämie (vrakigpremio) tiuj doloroj nur diveneblas, ĉar ĝi implikas ja la kruelan premplatigadon de la kara dorlotata ilo en la rubopremilo. Ankaŭ en la franca ja ekzistas la nocio „prime à la casse“, je kiu kunsonas la disrompado. Anstataŭ nur savi sian aŭtoindustrion, la francoj prefere tuj savas la tutan mondon, se ili fordonas sian malnovan aŭton kaj ricevas por tio monon de la ŝtato. Per tio ili poste aĉetas hibrid-aŭ elektroaŭtojn, nomas tion „bonus écologique“ kaj ĝojas pri la vivo. Certe la aŭto estas ankaŭ tial tiom grava ĉe la germanoj, ĉar ili scias, kiom dependas la industrio de ilia lando de la ruliĝantaj ladokestoj. Pli ol 800.000 homoj laboras tie en la aŭtombila sektoro. En Francio estas nur 112.000 homoj. Eksporta mondoĉampiono Germanio estas unuavice pro VW, BMW kaj Mercedes. Estas markoj, kiuj vendiĝas grandioze ankaŭ en Francio: Tuj post Peugeot tie plej validas kiel aŭtomarkoj BMW kaj Mercedes. Eble tial, ĉar ili ankaŭ kun premkavetaĵoj ankoraŭ havas grandan renomon.
Sed mi persone estas tute konvinkita pri la bona franca kvalito de la marko Peugeot. Mia edzo havis kun sia Peugeot 207 dum rapida veturo karambolon kun kamiono kaj tuj katapultis la pezegan veturigilon sur bedon. La „malgranda“ Peugeot 207, estas vere, finiĝis en aŭtovrakejo, sed mia edzo havis eĉ ne unu gratvundeton.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la tv-a programgazeto "ARTE",
el februaro de 2018
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.