Diemut Klärner
Aerakrobataj flugdrakoj
Flugdrakoj havas mirigajn akrobatajn kapablojn. Esploristoj eltrovis, ke ilia tekniko similas al la glisparaŝutado.
Drakoj ne ekzistas, ĉu? Ili ekzistas tamen, eĉ, se nur en minimuma formato. Flugdrakoj de la zoologia specio Draco ne kraĉas fajron kaj ankaŭ ne estas timigaj. Ĉar tiuj reptilioj – kun pli ol 40 specoj estas hejmaj antaŭ ĉio en Sudorienta Azio – estas plej ofte nur fingrolongaj. Aldoniĝas ankoraŭ konsiderinde pli longa vosto. Kiel multaj aliaj reptilioj, kiuj moviĝas en la branĉoj kaj sur trunkoj, ili preskaŭ tute senvidebligas sin per kaŝkoloroj.
Kiam viraj flugdrakoj serĉas iun edzinon aŭ ekkveralas kun konkurantoj, ili fanfaronas per atentofrapaj akcesoraĵoj. Je sia gorĝo ili disfaldas intenskolorajn haŭtlobojn, kaj je sia brusto ili etendas 5 ĝis 6 parojn da forte longigitaj ripoj. Inter tiuj ili disfaldas flughaŭtojn, per kiuj ili povas glisflugi distancojn ĝis 60 metroj. Tiun kapablon havas ankaŭ la flugdrakinoj.
Se oni volas montri kiel ili flugas, oni prezentas ilin ofte kun etenditaj brakoj. Per tio ili memoras pri trapezakrobatoj en cirko, kiuj tre etendas siajn manojn antaŭen, por kaptigi sin de la kolegoj. Sed efektive la flugdrakoj metas siajn brakojn tiel al la etenditaj haŭtoj, ke ili povas pli bone stiri sian flugon.
Tiun mirigan observon malkovron faris Maksimilian Dehling de la universitato Koblenco- Landaŭ dum siaj esploroj sudokcidente de Barato. Tie petole moviĝas flugdrakoj kun la nomo Draco dussumieri, ofte en kokos- kaj arekoplantejoj. Kiel ili flugas de iu palmotrunko al alia dokumentis la biologo per ĝis maksimume 60 bildoj dum sekundo.
Detalaj analizoj de tiuj bildosekvencoj montras, ke la flugdrakoj kurbigas sian dorson tuj post la ekflugo. Tiel volbiĝas la flughaŭtoj simile al glisparaŝuto. Samtempe la brakoj etendiĝas kaj moviĝas malantaŭen. Dum onoj de sekundo ili atingas la antaŭan randon de la flugiloj, kie la manoj tuj firmkroĉiĝas. Tiel fiksite, la etenditaj brakoj eĉ pli larĝigas la flughaŭtojn.
Kompare al aliaj reptilioj, kiuj estas same hejme sur arboj, flugdrakoj havas flughaŭte specialajn manetojn por firmteni sin sur la flugiloj .Tiel, kiel ankaŭ niaj manoj, iliaj manetoj povas turniĝi certan distancon flanken. Se brako ekproksimiĝis al flugilo, ili kaptas per mallonga turniĝo senpene sur ties supran surfacon.
Parencoj en malnovaj tempoj
Se flugdrako estas etendinta siajn flughaŭtojn, li povas glisi horizontale. Sed ne ĉiam ties flugo okazas rektlinie. Unu el la bestoj observita de Dehling flugis spiralforme ĉirkaŭ palmotrunko. Alia drako dum la flugo al alia trunko subite turniĝis kaj poste retroflugis al tiu, de kiu ĝi startis. Mallongan tempon antaŭ atingo de la celo la flugdrako levas siajn manetojn tiel, ke la antaŭeĝoj de la flughaŭtoj kurbiĝas supren. Per tio ĝi bremsas kaj turnas la korpon en vertikalan pozicion. Nur rekte antaŭ la surarbiĝo solviĝas la fingroj de la flughaŭtoj. Brakoj kaj kruroj etendiĝas al la loko de la surarbiĝo. Dum la ungoj firmkroĉiĝas, kunfaldas la flugdrako la flughaŭtojn kiel pluvombrilon kaj lokigas ilin flanke de la korpo.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
laŭ FAZ
https://popularscienco.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.