KAREL ĈAPEK
LA SALAMANDROMILITO
UNUA LIBRO
ANDRIAS SCHEUCHZERI
El la ĉapitro Andrew Scheuchzer
(Parto de la protokolo pri eksperimento kun la salamandro Andrias Scheuchzeri)
Kiel vi nomiĝas?
Resp.: Andrew Scheuchzer.
Kiom vi aĝas? Ĉu vi volas aspekti junece?
Resp.: Tion mi ne scias. Portu la korseton Libella.
La kioma estas hodiaŭ?
Resp.: Lundo. Bela vetero, Siro. Ĉi-sabate konkursos Gibraltar en Epsom.
Kiom estas trioble kvin?
Resp.: Kial?
Ĉu vi scias kalkuli?
Resp.: Jes, Siro. Kiom estas dek sepoble dudek naŭ?
Lasu demandi nin, Adrew. Nomu la anglajn riverojn al ni.
Resp.: Tamizo...
Aliajn vi do ne scias, ĉu? Kiu regas en Britlando?
Resp.: King George. God bless him.
Bone, Andy. Kiu estas la plej granda britlanda verkisto?
Resp.: Kipling.
Tre bone. Ĉu vi legis ion de li.
Resp.: Ne. Kiel plaĉas al vi Mae West?
Ni prefere pridemandos vin, Andy. Kion vi scias pri la britlanda historio?
Resp.: Henriko la Oka*.
Kion vi scias pri li?
Resp.: La plej bona filmo el la lastaj jaroj. Ekscelenta aranĝo de l' scenaro kaj kostumoj. Grandioza spektaklo.
Ĉu vi spektis ĝin?
Resp.: Ne. Ĉu vi volas ekkoni Britlandon? Aĉetu al vi la aŭton Ford Baby.
Kion vi ŝatus rigardi plej prefere?
Resp.: La Konkurson Kembriĝo-Oksfordo, Siro.
Kiom da mondopartoj ekzistas?
Resp.: Kvin.
Tre bone, kaj kiuj?
Resp.: Britlando kaj la aliaj.
Kiuj estas la aliaj.
Resp.: La bolŝevikoj kaj la germanoj. Kaj Italio.
Kie estas la Gilbert-Insuloj?
Resp.: En Britlando. Britlando ne ligos siajn manojn sur la kontinento. Britlando bezonas dek mil aviadilojn. Vizitu la sudan bordn de Britlando.
Ĉu vi permesas, ke ni rigardos vian langon?
Resp.: Jes, Siro. Purigu viajn dentojn per Flit-pasto. Ĝi estas ŝpariga, ĝi estas la plej bona, ĝi estas britlanda. Ĉu vi volas havi bone odorantan spiron? Uzu la Flit-paston.
Ni dankas, tio sufiĉas, Andy...
Kaj tiel plu. La protokolo pri la interparolado kun Andrias Scheuchzeri ampleksis dek ses plenajn paĝojn kaj estis publikita en „The Natural Science“. Fine de la protokolo la fakkomisiono resumis la rezultojn de sia eksperimento tiel:
1. Andrias Scheuchzeri, salamandro de la Zoologia Ĝardeno de Londono, povas paroli, eĉ, se iom kvakece, ĝi disponas pri proksimuma vorttrezoro da kvarcent vortoj, ĝi diras nur tion, kion li aŭdis kaj legis. Pri mempensado rilate ĝin kompreneble ne povas temi. Lia lango estas sufiĉe movebla, la voĉmebranojn sub la donitaj cirkonstancoj ni ne povis esplori pli detale.
2. La menciita salamandro ankaŭ scias legi, sed nur vesperajn gazetojn.Li interesiĝas pri la samaj aferoj kiel kutima britlandano kaj reagas simile je ili.Tio estas, sekvante tradiciajn ĝeneralajn opiniojn. Ĝia anima vivo – se efektive eblas paroli pri io tia – konsistas el la aktuale kutimaj imagoj kaj opinioj.
3. Ĝia inteligento tute ne estu tro taksata, ĉar ĝi neniel superas la inteligenton de averaĝa homo de nia tempo.
Spite al tiu sobra ekspertizo de la fakuloj la „Parolanta Salamandro“ fariĝis sencacio de la londona zoo. Andy, la dorlotato de la publiko estis sieĝata de la homoj, kiuj volis paroli kun li pri ĉio ebla, de la vetero ĝis la ekonomia krizo, kaj la politika situacio. Dum tio li rcievis de siaj vizitantoj tiom da ĉokolado kaj bombonoj, ke li malsaniĝis je grava stomako- kaj intesta kataroj. Necesis fermi la salamandrosekcion, sed estis jam tro malfrue. Andy je la sekvoj de sia ŝatateco mortaĉis pro sia populareco. Kiel konstateblas el tio, famo demoralizas eĉ salamandrojn.
tradukis Hans-Georg Kaiser laŭ germana traduko, uzante la tradukon de Josef Vondrouĉek, je kiu kunlaboris Miroslav Malovec. Ĝi estas legebla kaj ŝarĝebla kiel eLibro. Tiu traduko entute estas bonega, do nepre leginda.
Ligo
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.