Sabine Klüber
Saluton, ĝentilkaptilo


Ĝentileco konfuzigas: En Francio tute fremdaj homoj kisas sin reciproke la vangojn, sed kelkaj homoj eĉ geedzigitaj plu cias sian partneron.

Kion oni deziras, se oni renkontas sian estontecan bopatrinon je la unua fojo? Kompreneble! Oni volas postlasi bonan impreson kaj lerte eviti embuskantajn ĝentilkaptilojn. Bedaŭrinde, kiam mi staris je la unua fojo antaŭ mia belle-mère, mi nelerte paŝis tuj per la unua vorto en tian. Kvankam mi nur volis diri afable „halo“-on. Ke la traduko per „salut“ tiumomente ne decas vidalvide kun fremda kaj pli aĝa persono, bedaŭrinde neniu antaŭe estis dirinta al mi.

La plej multaj francoj, ne nur mia bopatrino, tre atentas la etiketon. Al tio apartenas ne nur afabla „bonjour“, „excusez-moi“ kaj „s'il vous plaît“, sed ankaŭ la formala alparolo „vous“ – sed konfuzige pli en privata ol en profesia tereno: male al mia patrino, kiu ofertis diri „ci“ al mia edzo jam dum la unua renkontiĝo, mi alparolas mian bopatrinon eĉ post dek du jaroj da interkonateo plu per „vi“. Kaj ankaŭ mia edzo obstinas pri tio diri plu „vi“ al mia patrino. Ĉu tio estas do precipe ĝentila aŭ tro rigidmora?

Se temas pri la bopatrino, tio ja povus esti sobre racia agado: Eble oni esperas, ke ŝi malpli enmiksiĝas la amvivon aŭ la edukadon de la infanoj, se oni distance detenas ŝin per la „ci“. Sed kion tio signifas, ke en Francio eĉ kelkaj geedzoj alparolas sin per la distanciga „vous“? Oni scias ekzemple, ke la eksa prezidanto Jaques Chirac kaj lia edzino Bernadette eĉ post sesdek du geedzaj jaroj alparolas sin reciproke plu per „vi“. Al germanoj tio efikas antikvece – kaj tre konfuzige, ĉar en la oficejo la konfidema „tu“ intertempe estas tute ĉiutaga eĉ kontraŭ la superulo. Tiel cias mia edzo kaj mi siajn laŭajn ĉefojn, sed ne niajn bopatrinojn.

La francaj „bises“ (dum la salutado delikate aeren ŝmacitaj kisetoj dekstre kaj maldekstre) tamen eĉ pli konfuzigas nin, la germanojn. Tiom da intimeco eĉ kontraŭ tutaj fremduloj, ĉu? Almenaŭ la kisetoj efektive al ĉiu estas premataj survangen: ĉu al maljuna, juna, intima aŭ fremda homo. Mi rikoltas regule embarasitajn rigardojn, se mi etendas al iu por mi nekonata persono nur la salutmanon anstataŭ ŝmace kisetadi la personon. Ĉu mi, post tio, tiun personon alparolus per „ci“ aŭ per „vi“, estus tiukaze jam tute egala. Mian belle-mère mi certe alparolas dum la tuta vivo plu per „vi“. Ankaŭ senĝena „salut“ ne plu eliros tra miaj lipoj. Tamen tio estus gravega insulto ne etendi al ŝi dum la salutado la vangojn kaj delikate kisi ŝiajn.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la tv-programgazeto „ARTE“

cezartradukoj.blogspot.de