Elirpunkto

„Estas bone komenci la vivon povra; estas bone komenci la vivon riĉa – ambaŭ elirpunktoj estas prosperigaj; sed komenci la vivon povra kaj kun la perspektivo je riĉo! Tiu, kiu ne travivis tion, ne povas imagi, kia malbeno tio estas“, resumis Mark Twain en sia aŭtobiografia rememoro.

Tiu „malbeno“ havis sian elirpunkton en granda terposedaĵo en Tenesio, kiun la patro iam akiris kaj rigardis dum sia tuta vivo kiel prudente faritan moninveston kaj fonton de estonteca riĉo, kaj kun li la tuta familio, kiu ĉiam havis monzorgojn pro la malbone pagata advokata kaj malmulte sukcesa komercista agadoj de John Marshall Clemenes. La „malbeno“ efikis trans la morton de la patro en la jaro 1847. Twain notis, ke lia plej aĝa frato Oriono „akiris senvaloran semajnan gazeton, ĉar li supozis kiel ni ĉiuj, ke ne validas la penon komenci ion seriozan, antaŭ ol ni estus venditaj la terposedaĵon... tio vivtenis niajn esperojn, endormigis nian agoforton kaj faris el ni fantaziulojn. Ĉiam, kiam nia situacio estis precipe obtuza, ĝi leviĝis antaŭ ni... kvardek jarojn poste ni estis formastrumintaj la posedaĵon kaj nenion gajnis el ĝi.“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"


Anekdotoj pri Mark Twain
kolektitaj kaj surskribitaj de Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.de/