Dom Hélder Câmara
Ekiro

Se de via boato
delonge estas ĵetita
la ankro en la haveno
kaj, se ĝi vekas la vidaĵon
de loĝloko en vi,
se via boato
komencas ekradikiĝi
en la senmoveco de la kajo:
tiukaze serĉu la foron.
Nepre, je ĉiu prezo,
devas esti konservataj
la vojaĝema animo de via boato
kaj via animo pilgremula.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

https://cezartradukoj.blogspot.de/