Komenco
Kiam Samuel Langhorne Clemenes naskiĝis je la 30-a de novembro de la jaro 1835 en Florido – „en preskaŭ nevideble malgranda vilaĝo kun cent enloĝantoj“ – en la ŝtato Misurio, estis tio evidente nekutime granda ago. La verkisto, kiu nomiĝis pli poste Mark Twain, prezentis la aferon tiel: „Mi pliigis la loĝantaron je unu procento. Tio estas pli ol povas plenumi multaj el la elstaraj historiaj personoj por urbo... La historio ne havas alian homon kun komparinde granda ago – eĉ Ŝekspiro ne kapablis tion. Sed mi faris tion por Florido, kaj tio montras ke mi povus esti farinta tion por ĉiu alia loko, mi pensas ke eĉ por Londono.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
Anekdotoj pri Mark Twain
kolektitaj kaj surskribitaj de Franziska Kleiner
Gloso: Franziska Kleiner: (prononcu: Franciska Klajner)
Link
https://cezartradukoj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.