litografio de Paul A. Weber

Lupiro Ŝmidvilaĝano
Onidiro

La germana vorto „Gerücht“ (onidiro) devenas el la mezmalaltgermana lingvo. Ĝia vortradiko rekondukas al verba abstrakta substantivo de „rufen“ (voki): „gerüefete“. Komence priskribis la vorto Gerücht (onidiro) la publikan kriadon pri fiago, kio ankaŭ jure estis signifoplena.

Onidiroj, tion ni scias hodiaŭ, ekestas en „onidiraj kuirejoj“, germane „Gerüchteküchen“. La aldonoj estas malfavoroj, misinformoj, antaŭjuĝoj kaj dezirpensado, kelkfoje ankaŭ planita malico. Celoj estas tiuj temoj kaj celatoj homoj, ĉe kiuj ekzistas la eblo, ke la onidiro povus esti pravigita. La viktimoj de onidiro fariĝos ankaŭ ĉiuj tiuj, kiuj havas intereson pri la bona famo de la celatoj – ekzemple la edzino de la edzo, pri kiu oni diras, ke ties edzo havas sekretan amrilaton.

La usonaj onidiresploristoj Allport kaj Postman montris en la jaro 1945 al siaj testpersonoj bildon. Sur tiu troviĝas nigrulo kaj blankulo, kiu mantenas razotranĉilon; ili estas prezentataj en amika interparolado. La partoprenantoj de la onidira eksperimento havis la taskon per ĉeno de buŝaj pludiroj redoni la enhavon de la bildo.

Post mallonga tempo fariĝis el la raporto klaĉata de buŝo al buŝo tute alia sceno: Nigrulo, kiu minacas blankulon per razotranĉilo. La (blankaj) tespersonoj sciis, ke nigruloj estas danĝeraj, kaj ke la razotranĉilo estas ties tipa armilo.

Onidiroj bazas sin sur antaŭjuĝoj. Ili fariĝas la plej malgranda komuna denominatoro de sociaj grupoj. Oni volonte akceptas ilin, ili subtentas malinklinojn de sentoj, kultivas rasismon, obtuzigas la orientiĝon.

Por klarigi la megalomanion de orientaj despotoj, oni asertas de tempo al tempo, ke ili senkapigis tiujn, kiuj transdonis malbonan sciigon al ili. Ni, la okcidentanoj, imagas, ke ni estus tro noblaj por tiaj primitivaj venĝoj. Neniam nia sento pri justo permesus, ke ni povus puni heroldon pro ties sciigo.

Tion ni supozas. Ĝis ni fariĝas je la unua fojo viktimo de onidiro. Tio, kio metas la viktimon de onidiro en senhelpan koleron, estas la fakto, ke la viktimo mem estas sola kun sia hontigo kaj neniu malamiko kaptebla. Aliaj viktimoj fine eble trovas la kaŭzanton de la onidiro, kiun ili povas puni aŭ almenaŭ malbeni sakre, krome ankaŭ pridemandi kaj kompreni.

La viktimo de onidiro trovas ĉiam nur heroldojn, kiuj – elmetetaj al pridemandado aŭ eĉ al akuzo – sin mem prezentas kiel viktimoj, ĉar ili ja nenion alian faris krom rakonti tion, kion ili aŭdis. Ili tial tute ne trovis tion nedeca. Fakte ili mem laŭdire ne tute fidis la diritan, sed pensis, ke io pri tio tamen povus esti vera, ĉar rakontis tion iu, kiu aliokaze estas fidinda kaj kritikema. Kaj tiu persono rakontis tion plena de fido.

En la malnova Roma Imperio „Fama“ estis la vorto kaj por famo kaj por onidiro. Pri ambaŭ verkis Vergil, ke ili kreskas dum la progresado. „Malgranda ĝi estas (la famo) dum la unua movo, poste ĝi leviĝas aeren kaj paŝas firme surtere, dum ĝi kaŝas la kapon en la nuboj.“

La viktimo de onidiro ne povas trovi justecon, nur konsolon. La vanan serĉadon de la justeco klarigas la anekdoto pri kaptita onidirokaŭzanto, kiu volis senkulpigi sin. La viktimo prenis ujon plenan de fajnaj lanugoj kaj ŝutis ĝin tra fenestro en la venton. „Se vi estos kunkolektinta ĉiujn lanugojn, mi pardonos al vi!“

La konsolo pri onidiroj troviĝas je tio, ke ili estas negativaj komplimentoj.

Tiuj, pri kiuj neniu pensas, ke ili kapablus delikti ion suspektindan, restas nemolestataj kaj de onidiroj kaj de famo. Sed tiu, kiu deziras la famon, ne devas longe atendi onidiron. Estas konsilinde pacience elteni onidiron, senemocie malfortigi ĝin kaj atendi, ke la laŭdire senkulpaj heroldoj fine tamen eksentos naŭzon pri la koto, kiu firmkroĉiĝas je ili mem, kiam ajn oni klaĉas onidire.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro „La psikologia ŝtuparo malantaŭa“
Aboco de la animinstruo, eldonejdomo de Gütersloh

Gloso:
Lupiro Ŝmidvilaĝano = Wolfgang Schmidbauer (prononcu: Ŝmidbaŭer)


https://popularscienco.blogspot.de/