Lupiro Ŝmidvilaĝano
Dependeco

(el la aboco de l' animinstruo)

Multaj organismoj estas dependaj reciproke. Tiu nocio priskribas la esencon de la sociala. Seksa reproduktado ligas organismon al organismo; sen kiu la afero malsukcesus. Radikale sendependaj estas nur la unuĉeluloj, kiuj dispartigas sin sen la efiko de tria aganto kaj tiel povas pliiĝi. En plurĉelaj organsimoj la unuopaj partoj kutime disigeblas nur damaĝige al ĉiuj.

Psikologie interese kaj tipe homa ŝajne estas la timo de dependeco. Nur malofte homoj deziras fini rilaton, ĉar ili aliokaze devas timi dependiĝi. Aliaj tratranĉas ligojn sen eĉ konscii pri tio. Ili simple faras tion kaj poste plendos pri sia soleco. Tiu konduto signalas nesuperatan psikan traŭmaton.

Sanaj infanoj ne konas tiun timon, ili rapide kuras al la patrino kaj prizorgigas sin per ĉio ajn ebla. Ili forkuras de la patrino, se ili sentas sin tro bremsitaj de ŝi, ili serĉas ŝian proksimecon, se ili sentas sin tro foraj. La traŭmatigita infano baldaŭ rifuzas ĉiujn karesemajn penojn de la patrino kaj ne plu volas esti disigita kaj tial timas ĉiun disigon.

Doloriga dependeco estas ligita kun la fantazio de unuflankeco. Ni ne havas kontrolon pri la alia, sed sentas nin elmetitaj je prospero kaj infero. La prabildo estas la bebo, kiu krias vane je la patrino, ĉar ŝi aŭ ne venas aŭ ja venas, sed rifuzas tion, kion la bebo celas. Tiu dependeco ŝajne estas utila – la infano nepre bezonas respondecan plenkreskulon kaj kutime scias, ke ĝi devas fari ĉion por ne perdi la plenkreskulon. Sed ekzistas multaj dependoj de plenkreskintoj, kies sencon ni nur komprenas, se ni klariĝas pri tio, ke nia memvalora sento dum tiuj fruaj reciprokaj rilatoj ekestas kun la patrino, kiu donas sekurecon, kaj ni emas dum nia tuta vivo je tio krei similajn rilatojn.

Tiajn rilatojn oni gajnas per idealigo, kiun ni travivas plej ofte kiel enamiĝintecon aŭ honorigon. Ni volas kontroli ĝin por senti nin sekuraj. Tiom longe, kiom ni sukcesas pri tio per paca maniero, ni eĉ povas interŝanĝi tiajn sekurecdonojn („mi amas vin“ – „ankaŭ mi vin“), ni sidas kvazaŭ firme en la selo. Sed ve, se la partnero ne plu kontroleblas.

Estas kazoj, en kiuj viro post mallonga amrilato ne plu eltenas disigon, persekutas sian iaman amatinon, ŝajne nur plu pri ŝi pensas, kaj ĉiam pli metas sin en staton, en kiu li volas rehavi ŝin en senkondiĉa subigo aŭ nur plu volas venĝi sin kaj ŝin detrui. Ĉio ĉi signalas emocian dependecon. Sed li ne povis elteni tiun senton, kvankam li furioze deziras sin esti amata, sed mem povas ami nur malmulte. Ŝia amo faris lin pli bona ol li estis. Ŝia implikiĝo, se io tia efektive ekzistas (ĉar kelkaj el tiuj enamiĝintecoj deruliĝas nur en la fantazio) similas al tiu, pri kiu Ezopo rakontis en la historio pri la serpento.

Viro trovas en vintrotago serpenton, kiu tute rigidiĝis en frosto kaj proksimas la morton. Li bedaŭras la mizeron de la besto kaj varmigas ŝin sub la mantelo, ĝis la serpento reviviĝas – kaj mordas lin.

„Nedankemulino“, kriis la viro. „Nun ni ambaŭ devos morti, sed mi volis savi vian vivon!“

„Vi sciis, ke mi estas serpento.“

***

Mia psikologio por la hejma uzo konsilas, ke ni devas atenti pri tio ne postuli tro per la boneco, kiun ni surmetas al aliaj. La ora regulo de la etiko – „“Kion vi ne volas, ke oni faru ĝin al vi, tion ne kaŭzu al alia!“ tute ne ĉiam estas utila; simile kiel malsanulo aŭ alergiulo ne eltenas manĝojn, kiujn sanulo senprobleme povas ĝui, ankaŭ la amo ne estas por ĉiu digestebla. Tiu, kiu volas helpi al serpento, devas respekti ĝin laŭ ties esenco kaj ne supozu, ke la propraj bezonoj estas ankaŭ tiuj de la serpento.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro „La psikologia ŝtuparo malantaŭa“
Aboco de la animinstruo, eldonejdomo de Gütersloh

Gloso:
Lupiro Ŝmidvilaĝano = Wolfgang Schmidbauer (prononcu: Ŝmidbaŭer)