Zamenhof - iniciatinto de Esperanto


En 1888 li skribis: "Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti kreinto de lingvo, mi volas nur esti iniciatoro ." Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton de la lingvo. Tion li faris per Unua Libro .

Edmond Privat - Vivo de Zamenhof

Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: 'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; ĉiuj verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon.

Edmond Privat - Vivo de Zamenhof


Mi ne volas esti kreinto de l' lingvo, mi volas nur esti iniciatoro. Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere.


L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof - Dua Libro de l' Lingvo Internacia


Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron, mi tuj sendos al ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l' sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de l' lingvo internacia, kiel ĉiu alia amiko.


L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof - Dua Libro de l' Lingvo Internacia


Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo, per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ la disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj povus labori.


L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof - Dua Libro de l' Lingvo Internacia


PS: La supran grafikaĵon kreis la iama lepsikano kaj redaktoro de Saksa Kuriero, Joakimo Schulze, sed kun la titolo "Kreinto de Esperanto". Al mi ĝi tiom plaĉas, ke mi tamen uzas ĝin. Schulze ankaŭ estas konata pro sia humurplena novelaro "Hunda vivo".

Gloso:
iniciatoro = (prefere: iniciatinto (laŭ PIV)
kreinto = ne kreinto, sed: iniciantinto

https://cezarkulturo.blogspot.de/