Brus Erik Kaplan
Edmund kaj Rosmareno
en la infero


Tiu ĉi libro estas por ĉiu,
kiu suferas pro io,
do por Vi.


Je dimanĉa posttagmezo
Edmund kaj Rosmareno
plezurigis sin per tio,
ke ili observis sian katon Delia.
Dombestoj estas ja tiom interesaj,
kvankam ili fakte neniam faras ion.
Ili estas la preciza malo de la homoj.

Poste Edmund kaj Rosmareno ekiris
por promeni ĉirkaŭ sia dombloko
en Broklino.

Tuj okazis terura afero.

Rekte antaŭ ili
iris ino, kiu
LAŬTE PAROLIS EN SIAN POŜTELEFONON.

Rosmareno rapide
volis preteriri ŝin.
Sed tio ne estis ebla, ĉar
la laŭta ino ne atentis ion alian
krom sia poŝtelefona parolado.

Ŝi ruliĝis lante antaŭen,
kvazaŭ cilindro,
kaj baris al Edmund
kaj Rosmareno
la vojon.

Fine ili povis preterpasi la laŭtan inon.

Rosmareno rigardis ŝin
punminace,
sed la ino kompreneble tute ne rimarkis tion,
kio faris Rosmarenon eĉ pli kolera.
Ne ekzistas pli terura afero ol
neatentata punminaca rigardo.

„Mi foje volus scii, kial ĉiam
ĉiuj firmkroĉiĝas al siaj poŝtelefonoj“,
diris Rosmareno.

Edmund diris,
ke ja ne ĉiam ĉiuj
firmkroĉiĝas al siaj poŝtelefonoj.
Sed kiam li rigardis malantaŭen,
li devis konsenti,
ke estas tute tiel.

„Poŝtelefonoj faras la vivon tiom streĉa“,
diris Rosmareno kaj ĝemis.
Ankaŭ Edmund ĝemis. Li ĉiam ĝemis,
se ĝemis aliaj. Ili decidis
viziti kinejon.

Ili iris tra la stratoj
kaj
provis
eviti ĉiujn
telefonantajn
homojn.

Kiam ili fine atingis la kinejon,
ili ne povis decidi sin por konkreta filmo.
Ĉiuj filmoj ŝajne estis tiel neinteligentaj
kaj nekompreneblaj, krome simple ne gajaj.
Ili rimarkis, ke ili dum jaroj nur pro pura kutimo
iris en kinejojn, ĉar ili ne volis koncedi, kiom aĉaj
la filmoj estas.

Sur la vojo hejmen diris Edmund:
„Fakte ankaŭ la muziko fariĝis aĉa.
Kaj la teatro. Kaj la arto.
Ne ekzistas bona arto
jam dum minimume kvindek jaroj.“

„Arto estas absoluta sterkaĉo“,
konsentis Rosmareno.
„La pop-art-movado
estas precipe stulta.“

Bonfartigis ilin fine diri tion
foje tute laŭte.

Kompreneble ankaŭ la tv-programoj estis teruraj.
Plej fiaj estis la homoj en la sciigaj elsendoj,
kiuj alkriadis sin reciproke.

„Kial tiuj tv-homoj
kun siaj grandaj blankaj dentoj
ĉiam devas alkrii onin?“
volis sciis Edmund.

Li supozis, ke la problemo
ne estas nur kultura. Estis tiel,
kvazaŭ ili subite vekiĝas el sonĝo.
Edmund kaj Rosmareno rimarkis,
ke ĉio ĉirkaŭ ili fariĝis inkuba.

Ĉiuj gejunuloj
estis perforte
frenezaj maniuloj
pri drogoj,
kiuj seninterrompe
faras naŭ milionojn
da aferoj samtempe.

Tiom ofte, kiom oni telefonis al firmao,
oni aŭdas je la alia fino
fremdecan aŭtomatan voĉon:
VIA VOKO ESTAS REGIS...“

Tiuj fantomecaj telefonaŭtomatoj
estas tute timigaj.

Ne estis plu agrablaj butikoj,
nur grandaj supermarketoj,
kiuj rifuzis asekuri siajn laboristojn
kontraŭ malsanoj kaj
oni neniam povis trovi ion en ili.
Edmund estis konvinkita, ke ili tute ne plu
havas ion, kio estus uzebla.

Ili havis
ĉiam
plu
nur
pli
el
tio,
kion
oni
ne
volas
havi.

Neniu plu konstruis
belaspektajn domojn.

Ekzistis jam nur malbelaj monstraĵoj, kaj
tiuj kovris la tutan landon.

Ĉiuj homoj sidis
en kafejoj
kaj nomiĝis verkistoj.

Kaj okazis
pli da militoj ol iam antaŭe,
ekzistis pli da religiaj frenezuloj
kaj okazis pli da popolmurdoj,
pli da epidemioj kaj naturkatastrofoj.
Pro la klimataj ŝanĝiĝoj,
kiuj pereigos ĉion.

Kaj plej terura el ĉio tio
estis la trafiko.

„Ne estas tiel, ke oni volus veturi ien,
sed se jes, tio estus simple neebla pro la trafiko“,
diris Rosmareno, intertempe jam tute ekscitita.

„Tial mi ja ĉiam diras,
ke ni vivu je fino de l' mondo.“

Rosmareno atentigis pri tio, ke eĉ je fino de la mondo,
kie kutime ekzistas nenio kaj neniu, ankoraŭ estas trafiko.

Dum certa tempo ŝi diris nenion.

„Almenaŭ ankoraŭ ekzistas
bona manĝo“, diris Edmund.

„Jes, tio pravas“, diris Rosmareno.
„Sed ili fuŝas ĝin,
ĉar ili ĉiam diras,
ke io ajn je ĝi ne estas bona por la sano.
Eĉ tio, kio bonfartigas nin,
estas plena de pesticidoj kaj
damaĝigaj ŝtofoj kaj hormonoj.“

„Kaj la biologiaj
nutraĵoj, ĉu?“

„Biologia manĝo estas simple
nur mensogo, tion vi ja scias
tiel bone kiel mi“, ŝi diris rezolute.

Edmund sciis tion efektive.
Tiel, kiel ĉio alia,
ankaŭ la biologiaj
nutraĵoj estis transprenitaj
de konzernoj, kiuj estas
malicaj ĉiel.

„Estas la infero“, diris Edmund.

„Eble ni pensas tro negative“,
diris Rosmareno
sen konvinko.

„Ne, aŭskultu“. Edmund havis
iun el siaj riveloj.
„Estas nur unu ebla klarigo,
kial ĉio estas tiom monstre terura.
Ni estas en la infero.“

„Mi petas vin, kial ni
estu en la infero?
Mi estas bona homo.“

Edmund parolis laŭvice pri kelkaj agoj,
kiujn Rosmareno faris, por kiuj
ŝi povus esti kondamnita
per infero.

Rosmareno opiniis, ke tiukaze,
se ili estus en la infero, ŝi scius tion.

„Mi scias“, li diris.
„Ni estas en la infero.“

Rosmareno ne atentis lin
kaj enlitiĝis por dormi.
Je la sekva tago Edmund
ŝajne estis tute ekster si.

Ŝi demandis, pri kio temas.

„Mi estas tute deprimita,
ĉar ni estas en la infero.“

Rosmareno diris:
„Mi devas riparigi
mian komputilon.“

La malgranda teknikisto en la butika riparejo mokis
pri la aĝo de la komputilo.

„Mi aĉetis ĝin antaŭ nur tri jaroj“,
ŝi diris.

La teknikisto klarigis, ke tio estas malnova.
„Nenio eltenas pli longe ol tri jarojn.“

Rosmareno memorigis sin, ke ŝia
patrino dum sia tuta plenkreskinteco
uzis la saman polvosuĉilon.

Ploreme ŝi diris al Edmund:
„Pravas, ni estas efektive en la infero.“

„Ĉu efektive?“ li demandis,
ĝoje pri tio, ke li pravas,
kaj malĝoje pri tio fakte esti en la infero.

Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj diris:
„Ni certe faris ion tute teruran,
kial ni venis ĉi tien.“

En la sekvaj tagoj Edmund
estis tute eŭforia, ĉar la sento,
kiun li jam havis tiom longe,
fine povis esprimi sin per vortoj.

Rosmareno estis konfuzita kaj
profundiĝinta en sin mem.

„Kial vi ne iras al via legogrupo“,
li demandis iuvespere.

„Kial mi faru tion? La inoj tie
estas ja centprocentaj diabloj.“

Kontraŭ tio Edmund povis diri nenion.

Iun teruran tagon Edmund kaj Rosmareno
devis veturi al Nov-Ĵerzejo
al familia funebra renkonto
ĉe onklo Donald.

La funebro daŭris kvazaŭ eterne.
Iu demandis Edmundon, ĉu
estas novaĵoj. Kaj Edmund
provis klarigi al sia familio,
ke ili estas en la infero.

La aliaj opiniis tion
malbona ŝerco kaj kiel ĉiufoje
Edmund sentis sin
miskomprenata de tiuj,
kiuj estu plej proksimaj al li.

Rosmareno kompatis Edmundon
kaj diris, ke ĉio estas serioza,
kion diras Edmund. La aliaj
fariĝis koleraj.

Lia kuzino Karolino
diris, ke ŝi momente travivas
diversajn suferigajn aferojn,
kaj ke oni tiukaze aldone
ne diru al ŝi, ke oni
eĉ vivas en la infero.

Kaj onklo Donald
diris nur:
„Edmund, kara knabo,
vi pensas tro multe.“

Tio ekscitis Edmundon terure,
ĉar oni laŭ li scias ja precize,
ke nenio havus sencon,
se oni ne pensus pri tio.

Kelkaj homoj tiris Rosmarenon flanken
kaj diris, ke Edmund certe freneziĝis.
Tion ili ĉiam faris dum tiaj okazoj.

Je tiu vespero
Rosmareno ekhavis dubojn
pri la rivelo de Edmund.
„Se tio estus ĝusta, oni ja devus
trovi pruvojn.“

Edmund kontraŭdiris:
„Ĉiam oni pruvas ĉion
kaj poste malpruvas tion.“

Sed kiam Rosmareno ne ĉesis insisti
pri tio, ili decidis iri al la registaro.

Ili turnis sin unue
al sia delegito
en la magistratejo.

Tiu turnigis ilin
al la guberniestro.

La guberniestro turnigis ilin
al ilia ina senatano.

Ŝi turnigis ilin
al altranga
anonima
oficisto.

Ili renkontis lin
en Vaŝingtono.
Tie estis tiel sufokige,
kiel oni ĉiam asertas.

La oficisto kontestis raportojn,
ke oni troviĝas ĉi tie en la infero.
Tion Edmund kaj Rosmareno ne atendis alie,
ĉar ĉiu politikisto ĉiam unue mensogas.

Ili iom trudis lin.

(En la grafiknovela prezento oni vidas pistolon, HGK).

Tio senkuraĝigis lin,
ĉar ankaŭ li certasence
estis ne pli ol
mustelo
sen spino;
kiel ĉiuj politikistoj,
eĉ, se ili kondutas tiel,
kvazaŭ ili ne estus tiaj.

„Konsentite, ni estas en la infero“, li diris.
Li rakontis al ili, ke ĉiu en la registaro
scias tion. Jen la kaŭzo,
kial ili ĉiam estas
tiom hezitemaj
kaj nervozigaj.

„Mi volas doni ĉi tion al vi“,
diris la altranga anonima oficisto
kaj transdonis koverton al Edmund.

Edmund donis la koverton rapide al
Rosmareno, pro la eventualaĵo,
ke ĝi povus esti bombo.
Sed ne estis tiel.
Estis loteria bileto.
Rosmareno rigardis ĝin scivoleme.

„Tion ni faras,
se iu eltrovas,
ke ni estas en la infero.“

„Tiuj homoj gajnas en la loterio, ĉu?“
demandis Edmund.

La oficisto kapjesis: „Ni ne volas,
ke la afero pri la infero disvastiĝu.
Estus fi-reklamo, sciu tion.
Tio ĉi estas la garantiaĵo,
ke vi ne plu elbabilos tion.
Vi ricevos viajn 342 milionojn da dolaroj
je la fino de la semajno. Mi petas pri pardono,
ke mi devas retiriĝi nun.
Mi devos ankoraŭ eltrovi kelkajn falsajn kaŭzojn
por aŭtoŝoseaj konstruejoj,
por ke estu eĉ pli da trafikŝtopiĝoj.“

Kiam Edmund kaj Rosmareno
alvenis hejmen, ili estis tute
elĉerpitaj. Nenio estas pli streĉa
ol ekscii la veron.

Kvin tagojn poste
ili gajnis en la loterio.

Komence ili
plezuriĝis
pri siaj 342 milionoj da dolaroj.

Poste revenis la ĉiutaga vivo,
kiel tio okazas bedaŭrinde ĉiam.

La absoluta certeco
troviĝi en la infero
incitis ilin de tempo al tempo.

Edmund provis konsoli sin per tio,
ke li ĉiutage submetis sin al ekscesa trejnado,
kaj Rosmareno drinkis tro multe, kiel ĉiam.
Sed nek tio nek io helpis al ili.

Iutage, kiam Edmund
venis hejmen el la sportejo,
li demetis sian ridindan sportsaketon
kaj komencis plori.

„Tio ne funkcias“, li diris.

Rosmareno ebriete eligis ion,
kion li ne tute komprenis,
sed li supozis, ke ŝi konsentas kun li.

„Ni foje povus provi ion religian“,
li diris sen konvinko.

„Religio estas stultaĵo“, diris ŝi.

Tiam ili rememoris, ke Beth,
la amikino de Rosmareno,
iam iris al hipnotisto,
kiu laŭdire estas geniulo kaj
povas plenumi ĉion.

Ili vizitis lin kaj diris,
ke ili volas forgesi
troviĝi en la infero.

Post kvar horoj ili estis
plu incititaj kaj tial rezignis
pri la hipnotado.

Rosmareno rimarkis,
ke ĉiu pri kiu oni diras,
ke li estas geniulo kaj
povas plenumi ĉion,
estas envere idioto,
kiu povas plenumi tute nenion.

Ili provis terapiojn.

Ili iris
al Freŭd-isto,
poste al Jung-isto,
poste al kondutterapiisto.
Kaj tiel plu.

Neniu el ili povis helpi al ili,
kvankam ĉiuj asertis,
ke ili efektive povas helpi al ili.

Desperiĝinte ili iris al spiradinstruejo,
kio estis embarasiga por ili,
ĉar ili ambaŭ spiradis
jam dum sufiĉe da tempo
eĉ sen spiradinstruejo.

Meze de la instruhoro
Rosmareno serĉis per la okuloj elirejon.
Tion ŝi ofte faris spontanee
en iuj ajn situacioj.

Subite ŝi ekhavis ideon.
Ŝi turnis sin al Edmund.
„Devas ekzisti elirejo.“

„Jen, tie transe, mi supozas“, diris li.

„Ne, elirvojo el la infero.
Devas ekzisti elirejo kaj
tra ĝi ni povos transiri ĉielen.
Mi estas tute certa pri tio.
Ni devas eltrovi nur,
kie ĝi troviĝas kaj poste iros tien.“

Edmund ĝemis. Li malamegis vojaĝojn.
Tio Rosmarenon ĉiam ĉagrenis,
sed je tiu okazo, li ne havas alian elekton.

Kiam ili denove estis hejme,
Rosmareno entreprenis kelkajn esplorojn.
Post dudek minutoj ŝi revenis.
„En la ĉielon oni povas iri
ekde loko en Arizono“,
ŝi diris.

Li ĝemis denove.
„Nu, ek do“,
li diris, ĝojigite pri tio, ke ili ne
devos vojaĝi en alian landon,
kie li eventuale povus ekhavi problemojn
pri la pisado.

„Mi devas pripensi, kiujn
vestojn mi kunprenos“,
diris Rosmareno.
Tio ne estis simpla,
ĉar ŝi bezonas vestojn kaj
por Arizono kaj por la ĉielo.

La flughavenoj
estis teruraj,
kio estis la plej bona pruvo por tio,
ke ili troviĝis en la infero.

Kiam ili fine alvenis Arizonon,
Edmund kaj Rosmareno sentis sin
tute mislokigitaj.

Tie estis tiom da aĉaj t-ĉemizoj.

Per sterkokamiono ili veturis
al tiu loko en la dezerto,
kie oni laŭdire povas
transiri ĉielen.

Edmund kaj Rosmareno iradis kaj iradis,
sed ne povis trovi ion, kio aspektus tiel,
kvazaŭ ĝi kondukus al la ĉielo.

„Ĉu ne legeblas reteje,
ke la loko bone videble estas signita?“
demandis Edmund.

„Aĥ, interrete oni asertas ĉion ajn“,
diris Rosmareno
kaj kaŭriĝis deprimite
sur rokŝtonon.

„Ja kial mi pensis, ke en Arizono
troviĝas elirejo ĉielen?
Vi kulpas ĉi tion.“

Edmund diris nenion. Li sciis, ke
Rosmareno devas kulpigi lin
de tempo al tempo.

Certan tempon ili nur simple sidadis tie,
malgajaj, sed iel kontentaj.

Tiam preteriris grupo el feriejo,
kiu evidente migris,
riĉa dorlotita aro da turistoj
kun akvoboteloj, kiujn ili
tenis permane.

La gvidantino de la grupo haltis
kaj demandis Edmundon kaj Rosmarenon,
ĉu ili eraris pri la vojo.

„Nu“, diris Rosmareno kiel eble plej
seninterese, ĉar ŝi sciis, ke la homoj
neniam donas ion ajn al oni,
se oni nepre volas havi tion.
„Ĉu vi hazarde scias,
kie estas la enirejo en la ĉielon?“

„Ho ve, tiu estas nun je alia loko.“

Edmund nazblovis seniluziigite kaj
tretis kontraŭ ŝtonon.

„Se vi volas scii tion,
mi povas diri al vi,
kiel vi povos veni tien.“

La gvidantino kliniĝis kaj flustris la nomon
de la nova loko en
orelon de Rosmareno.

Ili uzis aviadilon,
du busojn,
luitan aŭton kaj
kvar tagojn poste
Edmund kaj Rosmareno
venis al ĝangalo
en alian finon de l' mondo.

Dum horoj ili iradis,
sed ne povis trovi tion,
kion ili serĉis.

Frustigite Edmund tretis kontraŭ
lianon, sed tiu simple nur kuŝis plu,
ne estis tiel kontentige kiel la tretado
de la ŝtono.

Li kliniĝis por
forĵeti la lianon.
Subite li vidis
la ŝildon ĈIELO.

Li ridis kaj ekkuris
ekscitite.
Li preskaŭ jam alvenis,
kiam li rimarkis, ke Rosmareno
ne estas ĉe li.
Li retroiris kaj vidis ŝin
trafosi sian retikulon.

„Kion vi faras?“

Rosmareno eltiris sandviĉon
kun ovosalato, kiu estis postrestaĵo
de hieraŭ kaj ŝi manĝis ĝin avide.

„Mi malsatas, ŝi diris.
Ŝi manĝis la sandviĉon
kaj trafosis denove la retikulon.

„Kaj kion vi serĉas nun?“

„Deserton.“

Dum momento ŝi pripensis,
ĉu ŝi manĝu bombonon de la lasta vintro,
sed ŝi havis pli bonan ideon.

Edmund iris al Rosmareno.

„Pri kio temas?“

„Mi malsategas“, ŝi diris,
„mi petas pri pardono,
sed mi devas reiri en la hotelon
kaj manĝi iomete antaŭ ol
mi iros en la ĉielon.“

„Ĉu vi timas?“

Rosmareno silentis
dum iom da tempo.
„Mi ekpensas, ke la ĉielo
ne estas la ĝusta loko por mi“,
ŝi fine diris.
„Mi volas resti en la infero.“

Mirigite Edmund
rigardis ŝin.

„Pripensu, eble tie supre estas ĉio perfekta,
kaj ni estos en ni mem enprofundiĝintaj energiaj polusoj,
kiuj bezonas nenion kaj neniun, kaj regos eterna paco,
sed mi simple ankoraŭ ne estas preta por tio.
Mi volas reiri en mian ĉambron kaj mendi parfeon.“

„Ĉu vi ne volas havi la eternan pacon?“

„Por mi tio ne estas alloga. Bonvolu iri sola.“

„Mi ne iros sola en la ĉielon.
Mi ja eĉ ne manĝas sola.“

Tio pravas. Edmund rifuzis
manĝi publike,
eĉ ĉe kokteleja bufedo.

„Efektive ne“, diris Rosmareno,
„sed vi tamen ekiru.“

„Mi ne iros en la ĉielon,
se ne ankaŭ vi iros tien“,
diris Edmund, kaj
Rosmareno sciis,
ke li seriozas pri tio.

Ŝi ektenis manon de li. Ĝis tiam
ŝi ankoraŭ ne diris ion
pri la timo,
ke ilia rilato en la ĉielo eble
iel povus esti
ŝanĝita.

Eble paroj ne plu estus
kutimaj paroj. Aŭ oni
estus renaskita kiel io alia. Kio estus,
se Edmund fariĝus kojoto kaj
Rosmareno kokino? Ne, ŝi
ne povis riski perdi tion,
kion ŝi ligas
kun Edmund.

Lante ili reiris
al la hotelo.

Ili parolis pri tio, ke nokte
eble pluvos kaj
kiel bele estus
kuŝi agrable en la hotelĉambro kaj
aŭskultadi la pluvon.

Rearanĝinte sian vivon
en Broklino, ili estis surprizitaj,
kiom malmulte ili parolis pri tio
troviĝi en la infero.

Aliaj aferoj fariĝis pli gravaj,
ekzemple, kiam katino Delia
ekhavis misteran malsanon kaj
bonŝance saniĝis denove.

Iom post iom ili tute ne plu pensis
pri la infero. Iam Edmund
preskaŭ ekhavis la rivelon
denove esti en la infero,
preskaŭ tiel, kiel dum la unua fojo,
sed antaŭ ol li povis havi la penson,
li rigardis al Rosmareno, kiu legis libron,
kaj tiumomente la sento forestis.

Anstataŭ tio li memorigis ŝin pri tio,
ke preskaŭ estis tro malfrue por io,
pri kio
ili antaŭĝojis
jam dum tre
longa
tempo.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk

PS: Ni aĉetis la grafikan novellibron interrete kaj baldaŭ rimarkis, ke tiu grafika novelo estas amuza rakonto, kiu ankaŭ sen la bildoj nepre estas leginda, tial ni decidis traduki ĝin por niaj legantoj el la germana versio tradukita de Kristiano Detoux, tial certaj diferencetoj al la originala teksto eblas. Tiu, kiu volas vidi ankaŭ la grafikaĵojn, aĉetu do la originalan eldonon kaj ĝuu ankaŭ la amuzajn bildojn.

La originala eldono el la jaro 2007 estas:
Bruce Erik Kaplan
Edmund and Rosemary Go To Hell.

https://cezartradukoj.blogspot.de/