Anton Ĉeĥov
Interparolado de ebriiĝinto kun sobra diablo

La eksoficisto de la armea administrejo, la kolegia sekretario Laĥmatov, sidis hejme ĉe tablo ĉe la deksesa glaso da vodko kaj pensis pri libero, egaleco kaj frateco. Subite post la lampo elrigardis diablo... Ne ektimu, kara legantino. Vi scias, kio estas diablo, ĉu? Tio estas juna viro kun agrabla aspekto, kun peĉonigra vizaĝo kaj ruĝaj esprimfortaj okuloj. Sur la kapo li portas, kvankam li tute ne estas edzigita, kornojn... Frizita li estas laŭ la kantisto Capoul. Lia korpo estas kovrata per verda lano kaj li fiodoras kiel virkapro. Je lia postaĵo pendas svingiĝanta vosto kun kvasto kiel finaĵo. … anstataŭ la fingroj li havas ungojn, anstataŭ la piedoj ĉevalhufojn. Laĥmatov iom konfuziĝis, kiam li ekvidis la diablon, sed tiam li rememoris, ke verdaj diabloj havas la stultan kutimon aperi al ĉiuj ebriiĝintoj, kaj tial li trankviliĝis rapide.

„Kiu honorigas min per sia ĉeesto?“ li diris turniĝante al la nepetita gasto.

La diablo embarasiĝis kaj rigardis malsupren.

„Ne estu ĝenata“, daŭrigis Laĥmatov. „Senzorge proksimiĝu... mi estas viro sen antaŭjuĝoj kaj vi povas paroli senkaŝe kun mi, de viro al viro... Kiu vi estas?“

La diablo nedecideme paŝante proksimiĝis al Laĥmatov, kunpinĉis la voston inter la gamboj kaj kliniĝis ĝentile.

„Mi estas diablo“, li diris prezentiĝante. „Mi havas la postenon de oficisto por precipa dispono je Lia Ekscelenco, la direktoro de la infera kancelario, Sinjoro Satano persone!“

„Mi jam aŭdis pri tio, mi aŭdis pri tio... Tre agrable. Sidiĝu! Ĉu vi volas trinki vodkon? Tre ĝojigas min... Kaj pri kio vi okupiĝas?“

La diablo fariĝis eĉ pli embarasita.

„Precize dirate mi ne havas certan okupon“, li respondis, li tusis konfuzite kaj nazblovis sur la anagramon de la naztuketo. „Pli frue ni efektive havis okupon... ni tentis la homojn .. ni deflankigis ilin de la vojo de l' boneco... sed nun tiu okupo entre nous soit dit eĉ ne plu validas kopekon... La vojo de l' boneco ne plu ekzistas, de kio do deturnigi la homojn? Krome ili fariĝis pli ruzaj ol ni... Provu foje tenti homojn, se ili trapasis je la universitato ekzamenojn por ĉiuj sciencoj kaj iris tra fajro, akvo kaj ferajn kondukilojn! Kiel mi instruu al ili ŝteli rublon, se ili jam sen mia helpo ŝtelis milojn?“

„Tiel estas... Sed vi devas ja okupiĝi pri io?“

„Jes...“ Niaj iamaj devoj ekzistas nun plu eble nur laŭnome, sed laboro ni tamen havas. Ni tentas instruistinojn en gimnazioj por knabinoj, forlogas junajn virojn verki versojn, ni instigas ebriajn komercistojn disbati spegulojn... En la politikon, literaturon kaj sciencon ni jam delonge ne plu enmiksiĝas. Pri tio ni komprenas eĉ ne iometon. Multaj el ni kunlaboras je „rebuso“. Estas eĉ kelkaj, kiuj forlasis la inferon kaj iris inter la homojn... Ili estas eksdiabloj, fariĝis homoj, edzinigis riĉajn komercistinojn kaj vivas nun en lukso. Kelkaj el ili laboras kiel advokatoj, aliaj eldonas gazetojn, entute ili estas kapablaj kaj estimataj uloj!“

„Pardonu la sintrudeman demandon. Kiel oni zorgas pri via vivtenado?“

„Nia situo restis la sama...“ respondis la diablo. „La buĝeto neniel ŝanĝiĝis... La ŝtato pagas kiel pli frue la loĝejon, la lumon kaj la hejtadon... Salajron ni ne ricevas, ĉar ni ĉiuj estas okupataj eksterplane, kaj ĉar ĉiu diablo laboras honorofice... Cetere, ni vivas, senkaŝe dirite, malbone, oni povus komenci almozpetadi... Al la homoj ni devas esti dankemaj, ke ni lernis ŝmiri manojn, aliokaze ni estus mortaĉintaj amase... Ni vivtenas nin per tiaj enspezoj... oni postulas de la pekuloj procentaĵojn, nu, kaj... enpoŝigas ilin... Satano fariĝis maljuna, li ofte forveturas por rigardi la balerinon Zucchi, precizaj bilancoj ne plu gravas por li...“

Laĥmatov enverŝis ankoraŭ plian vodkon por la diablo. Tiu eltrinkis ĝin kaj rakontis plu. Li sciigis ĉiujn sekretojn de la infero al li, li senŝarĝigis sian koron, larmis, kaj plaĉis al Laĥmatov tiel, ke li eĉ transnoktigis lin ĉe si. La diablo dormis en la forno kaj murmuris fantaziojn dum la tuta nokto. Matene li jam estis foririnta.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser laŭ la germana traduko de Wolf Düwel

lingve kontrolis Vladimir Türk


Glosoj:


Victor
Capoul, teatrokantisto

entre nous soit dit = inter ni dirite

Virginia Zucchi (1847-1930), itala balerino; ŝi vivis de 1885 bis 1892 en Ruslando.

https://cezartradukoj.blogspot.de/