„Infano, kiu ĝismorte malsatis, estas murdita“
eseo
Por memoro mi ĉiam kunportas fotojn kun malsatmortantaj infanoj. Ĉiufoje, kiam mi estas laca, ne plu volas batali, mi rigardas tiujn bildojn. Ili memoras min pri tio, ke dum ĉiu kvina sekundo infano sur tiu ĉi mondo malsatmortas. Kaj infano, kiu ĝismorte malsatis, estas murdita. Ĉiu el ni vidas tion. Ni trankviligas nian konscion per tio, ke ni supozas, ke ni neniam povus nutri sufiĉe ĉiujn 7,3 miliardojn da homoj. Tio estas mensogo. Laŭ la Mondonutrada raporto de la Nutrada kaj Agrara Organizo (FAO) de la Unuiĝintaj Nacioj la monda agrarekonomio povus nutri preskaŭ la duoblon de la monda loĝantaro. La problemo ne estas la mankanta produktado de nutraĵoj, estas la mankanta aliro al nutrado pro kanibala mondordo.
En la pasinta jaro la 500 plej grandaj transkontinentaj konzernoj regis 52,8 procentojn de la malneta monda produkto, do pli ol duonon de la ĉiujare monde produkataj riĉoj. Tiuj tre centritaj oligarĥioj de la tutmondigita financkapitalo havas potencon, kiel neniam havis ĝin papo, imperiestro aŭ reĝo. Ili fuĝas el ĉiu ŝtata kontrolo kaj havas nur ununuran strategion: la profitmaksimumigon je ĉiu homa prezo. Ilia novliberala doktrino esprimas, ke merkataj fortoj regas la mondan okazadon, kaj ke tiuj fortoj funkcias laŭ naturleĝoj. Tiu freneza ideo fermbetonis la kolektivan konscion. Sed ne ekzistas senpotenco en la demokratio. Germanio estas la plej vigla demokratio de tiu ĉi kontinento kaj unu el la plej grandaj ekonomiaj fortoj en la mondo. Se morgaŭ okazus fare de la germanaj civitanoj ribelo de la konscienco, ni havus ĉiujn armilojn por tio en la konstitucio, per balotoj aŭ ĝeneralaj strikoj. Ankaŭ kiel konsumanto oni povas agi multmaniere: Oni povas bojkoti genmanipulitajn nutraĵojn; aĉeti en mondobutikoj, kie la produktistoj en Nikaragvo kaj aliloke estas dece pagataj. Ankaŭ la humaneca tujhelpo per donacoj estas utila. Se unu eŭro vivtenas infanon tagon pli longe, tio estas bona.
Kaŭzo por la malsato en la tria mondo estas interalie borsospekuladoj pri esencaj vivrimedoj kiel maizo, greno kaj rizo, kiuj kovras 75 procentojn de la monda konsumado. La spekualdoj estigas astronomie grandajn profitojn por la grandaj bankoj kaj kvazaŭ force altigas la mondmerkatajn prezojn. Tial ekzemple patrino en la faveloj de San-Paŭlo ne plu povas pagi la necesajn nutraĵojn por la infanoj kaj ili pereas. Tiujn borsajn spekuladojn en Fankfurto aŭ Londono aŭ Nov-Jorko oni povus malpermesi – kaj milionoj da homoj estus savitaj.
Plia problemo estas la agrardumpingo de EU. Malkaraj produktoj ekzemple oranĝoj el Hispanio aŭ legomoj el Germanio inundas la afrikajn foirplacojn. Kelkajn kilometrojn proksime afrika kamparano staras dum dekdu horoj sub ardanta suno sur kampo kaj havas eĉ ne la plej etan bonŝancon perlabori sian ekzistminimumon, ĉar la karigitaj eŭropaj dumpingproduktoj estas decide pli malmultekostaj ol afrikaj produktoj kun la sama kvalito. Oni povus ŝtopi la prezdumpingon jam morgaŭ, se la germana publiko tion postulus de la agrarministro.
Kio min, konfrontate kun tia mizero, esperigas, estas la nova planeda civila socio, ties organizoj, ekzemple Greenpeace (Verda Paco), Amnesty (Amnestio), Attac aŭ Via Campesina (Kamparana Vojo) aŭ la internacia organizo Mondomalsathelpo. Ili kunbatalas, sed je tute diversaj frontoj, sen partia linio kaj sen centea komitato. Ilia motoro estas la kategoria imperativo, kiu loĝas en ĉiu el ni. Immanuel Kant verkis: „La senhumaneco, kiu estas ekzercata je iu, detruas la humanecon en mi.“
Hazardo de la naskiĝo
Se oni rigardis malsatajn kaj mortantajn infanojn en Mongolio, Gvatemalio aŭ Bangladeŝo, oni ne povas forgesi tion. Se mi ne batalus kontraŭ tio, mi ne plu povus rigardi min per spegulo. Mi, estas vere, ne estas precipe kuraĝa homo, sed nekredeble privilegiita. Mi havas ĉiujn liberojn de civitano, mi estas blanka, bone nutrata, havas mian UNO-mandaton. Se mi detranĉus sukerkanon per maĥeto en la nordo de Brazilo, mi havus anstataŭ tio vermojn en la stomako, neniujn rajtojn kaj neniujn liberojn. Kio nin disigas de tiuj viktimoj, estas nur la hazardo de la naskiĝo. Tiun privilegion ni devas uzi. Ankaŭ mi de tempo al tempo pensas pri tio rezigni pri rezisto, sed finfine venkas la optimismo de mia volo kontraŭ la pesimismo de la prudento, kiel verkis tion Antonio Gramsci. Mi pensas, ke mia vivo havas sencon, ke ni ne estas hazarde en la mondo, ke ekzistas dio. Tio donas al mi forton. Georgo Bernanos verkis: „Dio ne havas aliajn manojn ol miajn.“ Se ne ni rompos la kanibalan mondan ordon, faros tion neniu alia.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg
el la tv-programgazeto "Arte" (aprilo 2018)
https://cezartradukoj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.