Janina Viandisto
Eterna najbareco


Je la semajnfino mortis Nabi Tajima. La japanino estis dum 218 tagoj la plej maljuna vivanta homo surtere, naskita je la 4-a aŭgusto en la jaro 1900. Ŝia posteulo estas Miyako Chiyo, alia japanino, kaj momente ŝi havas 116 jarojn. Ankaŭ en Germanio altiĝas la averaĝa aĝo de la homoj, momente ĝi estas 78 jaroj kaj kvar monatoj por jŭsnaskita knabo. La knabinoj atingos 83 jarojn kaj du monatojn.

Tio signifas interalie ankaŭ havi pli da tempo por ordigi la „lastajn aferojn“. Por ekzemplo difini kontaktpersonon por heredaj aferoj ĉe Facebook. Aŭ por elekti la nemoveblaĵon de la eterna paco. Tion faris la aktoro Winfried Glatzeder kaj sciigis tion al la ŝlagro-elsendejo Radio B2: „Mi jam elektis tombon apud Marlene Dietrich kaj Helmut Newton sur la Pacvala Tombejo (Friedenauer Friedhof).“ Tie kuŝas tre multaj entombigitaj pentristoj, skulptistoj, verkistoj, aktoroj kaj muzikistoj – tie do ofte atendeblas vizitantoj. Glatzeder havas nun 72 jarojn, sed li volas atingi 103 jarojn. Ĝis tiam kompreneble povos okazi, ke li ekpreferos aliajn najbarojn. La verkisto Peter Hacks, plej konata kiel dramisto, iam estis tre certa pri siaj preferoj. Li estas nun trovebla sur la Franca Tombejo (Französischer Friedhof) en Berlino, ne malproksime de Teodor Fontane. Antaŭ ol Hacks mortis en la jaro 2003, li determinis la lokon, kie li neniel trovus sian pacon, precize sur la voke proksima apuda Urbotombejo de Dorothea (Dorotheenstädtische Friedhof) , ĉar tie jam kuŝis la dramisto-kolego Heiner Muelisto. Kaj al tiu, tiel menciis Hacks, „li ne havas tiom por diri, ke tio povus sufiĉi por la eterneco.“ Lastfine estas frazoj tiaj, kiaj tiu ĉi, kiuj nemortebligas homon.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la kolumno „Elpremegita“ de la gazeto OVZ, aprilo 2018

https://cezartradukoj.blogspot.de/