Feliĉulo
La pasaĝertrajno ĵus forlasis la fervojstacion „Bologoje“ de la Mikolajiva provinco. En unu el la fumantovagonoj de la dua klaso dormetas, vualite en la krepusko, kvin pasaĝeroj. Ili ĵus manĝis kaj poste penis endormiĝi, kaŭrante sur siaj sidlokoj. Estis kviete.
La pordo malfermiĝis kaj envagoniĝas arbe alta viro kun brune ruĝa ĉapelo kaj eleganta mantelo, memorigante gazetĵurnaliston el operejo aŭ el romano de Jules Verne.
La viro ekhaltas meze de la vagono, enspiras kaj atente observas la benkojn.
„Ne, denove ĝi ne estas la ĝusta vagono!“ li murmuris. „Ĉe la diablo! Estas simple ŝokige! Eĉ pluan fojon ĝi ne estas la ĝusta!“
Unu el la vojaĝantoj studadis la novan alveninton kaj subite ekvokis ĝojigite: „Ivan Aleksejeviĉ! De kie vi venas ĉi tien? Ĉu estas vi?“
La arbe alta Ivan Aleksejeviĉ surprizite kunŝrumpas kaj rigardas gape la vojaĝanton. Ekkoninte lin, li kunbatas ĝojigite la manojn.
„Ha, Pjotr Petroviĉ!“ li diras. „Tiom longan tempon ni ne vidis nin! Mi eĉ ne sciis, ke vi kunveturas en la sama trajno.“
„Ĉu vi fartas bone?“
„Ne malbone. Sed mi ĵus eraris pri mia vagono kaj tute ne povas trovi ĝin, tia idioto mi estas! Kaj neniu ĉeestas, kiu povus bati mian felon pro tio.“
La arbe alta Ivan Aleksejeviĉ ŝanceliĝas tien kaj tien kaj subridetas.
„Nekredeble, ekzistas nenio, kion oni ne travivas ĉeokaze!“ Li daŭrigas la rakonton. „Post la dua sonorilsignalo mi foriris al la bufedejo por akcepti glaseton da konjako. Mi efektive trinkis ĝin kaj pensis dum tio: ĉar la sekva stacio aperos ne tre rapide, ke mi akceptu ankoraŭ duan. Dum mi pensis tion kaj trinkis, oni sonorilis je la tria fojo... mi ekkuris kiel frenezulo el la bufedejo kaj saltis en la unue atingeblan vagonon. Ĉu mi do ne estas idioto, ŝtipkapulo?“
„Vi estas ja evidente en gaja humuro“, diris Pjotr Petroviĉ, „sidiĝu ĉi tien! Vi ricevos sidlokon kaj la decan respekton!“
„Ne, ne, mi iros plu por serĉi mian vagonon! Adiaŭ!“
„Vi ekserĉu vian vagonon ekde la sekva stacio. Dum la tenebro survoje vi falus el la trajno. Sidiĝu do! Sidiĝu!“
Ivan Aleksejeviĉ ĝemas kaj sidiĝas sendecide apud Pjotr Petroviĉ. Li estas evidente ekscitita kaj sidas kvazaŭ sur pingloj.
„Kien vi veturas?“ demandis Pjotr Petroviĉ.
„Mi? En la kosmon! En mia kapo estas tiom da konfuziteco, ke mi mem ne scias, kien mi veturas. La sorto veturigas min ien ajn, kaj mi permesas veturigi min. Ha, ha... Kara amiko, ĉu vi jam iam vidis feliĉan klaŭnon? Ĉu ne? Do, rigardu min. Antaŭ vi sidas la plej feliĉa el ĉiuj mortemuloj! Jes ja! Ĉu vi ne vidas ion sur mia vizaĝo?“
„Tiel estas, oni vidas je vi, ke vi …“
„Mi mienas terure stulte, ĉu? Domaĝe, ke mi ne havas spegulon ĉemane, mi volonte rigardus mian grimacon! Mi sentas, karulo mia, ke mi fariĝis idioto. Je mia honoro! Ha, ha! Mi troviĝas, pensu nur, sur postnupta vojaĝo. Ĉu mi do ne estas ŝtipkapulo?“
„Vi, ĉu? Ĉu vi edziĝis?“
„Hodiaŭ, karulo! Kaj tuj post la nuptofesto mi envagoniĝis en tiun ĉi trajnon.“
Sekvas gratulaj deziroj kaj la kutimaj demandoj.
„Tiel, tiel do...“, ridante diris Pjotr Petroviĉ. „Kaj tial vi ankaŭ estas vestita subite tiel elegante!“
„Jes ja! … Por perfektigi la iluzion, mi eĉ priŝprucis min per parfumilo. Ĝis la oreloj mi implikiĝis en tiajn facilanimajn aferojn! Mi havas nek zorgojn nek pensojn, sed nur senton de... nur la diablo povas scii, kiel mi nomu tion... beateco... de kiam mi vivas, mi ne sentis min tiel bonfarta!“
Ivan Aleksejeviĉ fermis la okulojn kaj skuis la kapon. „Mi estas je tute ŝokiga maniero feliĉa!“ li diris. „Sed juĝu mem. Tuj mi serĉos mian vagonon. Tie sidas estaĵo, kiu kun sia tuta pasio estas je dispono. Jen blondulino kun eta nazo, kun fingretoj... mia koramata! Anĝelo mia! Mia kortrezorulino. Kvazaŭ la malgranda vinolaŭso de mia animo! Kaj kiaj piedetoj! Dio mia! Tiaj piedetoj estas ja io tute alia ol niaj piedoj viraj; ili estas etaj, ensorĉigaj... alegoriaj...! Mi estus kapabla simple manĝi tian piedeton! Aĥ, vi ja tamen ne komprenas ion pri tio! Vi estas materiisto, kaj certe tuj komencos analizi tion kaj similan fatrasadon! Sekiĝinta fraŭlo vi estas kaj krome nenio! Se vi iam edziĝos, vi rememoru miajn vortojn! 'Kie nun estas Ivan Aleksejeviĉ!' vi diros tiam. Jes, tuj mi ekiros en mian vagonon. Tie oni atendas min kun senpacienco... Oni ĝuas tie mian aperon jam antaŭe. Rideto bonvenigos min. Mi sidiĝos al ŝi kaj tuŝos ŝin per du delikataj fingroj je la mentono...“
Ivan Aleksejeviĉ skuis la kapon kaj ekridis feliĉe.
„Poste mi metos mian kapon al ŝi surŝultren kaj manon ĉirkaŭ la talion. En la vagono estas kvieto... sciu, jen certa sekreta duonlumo. La tutan mondon oni volus brakumi dum tia momento! Pjotr Petroviĉ, ĉu vi permesos, ke mi brakumu vin!“
„Mi tre petas pri tio!“
Ambaŭ amikoj ĉe la laŭta ridado de la gastoj brakumis sin reciproke kaj la feliĉa ĵusedzigito daŭrigis la rakonton.
„Kaj pro pura idioteco aŭ, kiel oni legas tion en romanoj, pro la perfektigo de la iluzio, oni iras de tempo al tempo al bufedo kaj engorĝigas la enhavojn de du aŭ tri glasetoj kun alkohola trinkaĵo. Poste oni havas enkape kaj bruste senton, kian oni ne trovas eĉ en fabelo. Mi estas simpla, tute ne elstara homo, kaj tamen mi sentas, kvazaŭ mi havus tute neniujn limojn... brakumante la tutan mondon!“
Tiu iom ebria feliĉa ĵusedzigito infektis la ceterajn veturantojn per sia ĝojo kaj ili ne plu volis dormi. Anstataŭ unu aŭskultanton Ivan Aleksejeviĉ havas nun kvin. Li saltadas kiel sur pingloj, ŝaŭmas, zigzagas la manojn traaere kaj babilas seninterrompe. Li ridas kaj ĉiuj kunridas.
„La plej grava, sinjoroj miaj, estas kiel eble plej malmulte pensi! La diablo forportu ĉiujn analizojn... se oni volas trinki, tiukaze oni trinku kaj ne filozofumu, ĉu ĝi estas utila ĉu malutila... La diablo forportu ĉiun filozofion kaj psikologion!“
En la vagonon venis la konduktoro.
„Kara amiko“, diras la ĵusedzigito al li, „se vi atingos la vagonon 209, vi vidos tie damon kun griza ĉapelo surhavanta blankan birdon. Diru al ŝi, ke mi estas ĉi tie!“
„Estus en ordo, sed en tiu ĉiu trajno ne ekzistas vagono kun la numero 209. Ekzistas nur vagono kun la numero 219!“
„Pro mi, 219! Tute egale! Do, diru al la damo, ke ŝia edzo sidas ĉi tie en bona stato!“
Ivan Aleksejeviĉ subite tuŝas permane sian kapon kaj ekĝemas: „Edzo... damo... Ĉu tio estis antaŭ longa tempo?... Edzo... ha, ha... Oni devus draste trakti min per pugnoj, kaj mi estas edzo! Ho ve, idioto mi estas! Kaj ŝi eĉ pli! Hieraŭ ŝi estis ankoraŭ knabino, malgranda musetulino... mi simple ne povas kompreni tion!“
„Dum nia tempo oni trovas tion eĉ stranga, se oni vidas feliĉulon“, diris iu el la pasaĝeroj. „Multe pli verŝajne oni vidos subite blankan elefanton.“
„Jes ja, kaj kiu kulpas tion?“ diras Ivan Aleksejeviĉ, dum li etendas siajn longajn gambojn en la tre pintaj ŝuoj. „Se oni estas feliĉa, tiukaze tio estas la propra kulpo! Jes ja, kion supozi? Homo estas kreanto de sia propra feliĉo. Se oni volas esti feliĉa, jen oni estos feliĉa, sed oni tute ne celas tion. Oni simple preterevitas la feliĉon!“
„Tiel do?! Kiumaniere?“
„Tre simple! … La naturo foje fiksis ĝin, ke la homo dum certa periodo de sia vivo konatiĝu kun la amo. Se tiu periodo iam komenciĝas, tiukaze oni simple ekamegu; sed oni ne volas sekvi la naturon kaj ĉiam atendas ion ajn. Krome... La leĝo postulas, ke ĉiu normala individuo fariĝu edzo aŭ edzino... sen geedziĝo ne estas feliĉo. Kiam la favora momento venis, oni edziĝu kaj ne provu elturniĝi iel... sed oni ne edziĝas kaj ĉiam atendas ion ajn! Krome estas legeble en la Sankta Biblio, ke la vino ĝojigas la homan koron... Se oni volas bonfarti kaj volas, ke oni eĉ bonfartu pli, oni iru al bufedejo kaj trinku. La esenca afero estas, ke oni ne cerbumu, sed laŭmore ataku! Socia ŝablono estas granda afero!“
„Vi ja diras, ke la homo estas la kreanto de sia feliĉo. Sed kia fi-kreanto li aŭ ŝi estas, se sufiĉas malsana dento aŭ bopatrino por forportigi ties feliĉon fare de la diablo? Ĉio dependas de la hazardo. Se vi ĵus estus glitinta en trajnkatastrofon, vi parolus ion tute alian...“
„Sensencaĵo!“ protestis la ĵusedzigito. „Katastrofoj okazas nur unufoje dum jaro. Mi ne timas hazardojn, ĉar ne ekzistas kaŭzo, ke tiuj hazardoj devos okazi. Hazardoj estas maloftaj! La diablo forportu ilin! Mi tute ne volas paroli pri ili. Mi pensas, ke ni tuj atingos stacion.“
„Cetere, kien vi veturas?“ demandis Pjotr Petroviĉ. „Ĉu al
Moskvo ĉu ankoraŭ pli en suda direkto?“
„He, kion vi pensas! Kial pli en la suda, kvankam mi veturas en la norda direkto?“
„Moskvo ja ne situas norde.“
„Mi scias tion, sed ni veturas ja al Peterburgo!“ diris Ivan Aleksejeviĉ.
„Sed permesu! Ni veturas al Moskvo!“
„Kial al Moskvo?“ obĵetis la ĵusedzigito mirigite.
„Strange... kion indikas via veturbileto?“
„Al Peterburgo.“
„En tiu kazo mi devas gratuli. Vi envagoniĝis en la malĝusta trajno.“
Duono de minuto pasis silente. La ĵusedzigito ekstaris kaj gapis stultmiene al la tuta societo.
„Certe“, klarigis Pjotr Petroviĉ. „Vi saltis en Bologoje en la malĝustan trajnon... post via konjako vi eraris pri la direkto.“
Ivan Aleksejeviĉ paliĝis, mantuŝis sian kapon kaj komencis rapide kuri tien kaj tien.
Aĥ, idioto mi estas!“ li insultis sin. „Aĥ, mi, malbonulo, la diabloj forportu min! Kion mi nun komencu? Mia edzino sidas ja en la alia trajno! Ŝi atendas kaj mortas pro sopiro! Aĥ, mi estas klaŭno!“
La ĵusedzigito faligas sin sur benkon kaj turniĝadas, kvazaŭ oni tretus lin sur piedkalon.
„Malfeliĉulo mi estas!“ li ĝemas. „Kion mi komencu nun? Kion?“
„Nu“, konsolas lin la kunvojaĝantoj. „Tio ja ne estas malfeliĉo... Vi telegrafu al la edzino kaj provu survoje transvagoniĝi en la eksprestrajnon. Tiel vi reatingos ŝin.“
„Jes, la eksprestrajno!“ plendas la ĵusedzigito, la kreanto de sia feliĉo. „De kie mi prenu la monon por la eksprestrajno? La tuta mono estas ja ĉe mia edzino!“
La kunvojaĝantoj ridas, flustre interparolas, poste kolektas monon kaj transdonas ĝin al la feliĉulo.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la rakontaro „Gajaj rakontoj“
lingve kontrolis Vladimir Türk
cezartradukoj.blogspot.de
dankon! Mi jam ŝanĝis ĉion, krom unu afero: bufedejen. La esprimo estas en ordo, ĉar ĝi troviĝas jam en la Fundamento, do tio estas fakte klasika maniero por esprimi elegante la akuzativon.
Via helpo estas ĉiam tre utila! Ekde nun - pro via helpo - ĉiuj legas tradukon plibonigitan, tio estas do ne nur por "nia traduko" utila, sed unuavice por la novaj legantoj.
PS: Mi trovis ankoraŭ la eraron geedziĝi por edziĝi, pri aferoj, kie "edziĝi" tute preferindas...
geedziĝo = nupto (do ne edziĝo kiel geo)
Via Cez!
Sign-in to write a comment.